Baides
Baides | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19295 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Antonio Antón Ambrona (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 60 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 2,12 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 0′ N, 2° 47′ U (mapo)41.006944444444-2.7761111111111Koordinatoj: 41° 0′ N, 2° 47′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 861 m [+] | ||
Areo | 29,74 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Baides [BAJdes] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Ĝi estas situa sur la Lanvojo, inter Mandayona kaj Viana de Jadraque.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La loĝanto nomiĝas baideño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 63 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,12 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Baides situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 861 m super marnivelo (min.:825 msm en la valo de Henares, maks.:1144 msm en la altaĵo de la Serrezuela); je 66 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 29,74 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°00′25″N 2°46′34″Ok.
Nordokcidente: Viana de Jadraque | Norde: Viana de Jadraque | Nordoriente: Viana de Jadraque |
Okcidente: Cendejas de la Torre | ![]() |
Oriente: Sigüenza |
Sudokcidente: Cendejas de la Torre | Sude: Villaseca de Henares | Sudoriente: Mandayona |
Historio[redakti | redakti fonton]
Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis ĉikaŭ 700 loĝantoj (772 en 1860), sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 568 loĝantoj en 1940 al 63, tio estis oni perdis pli ol 500 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Baides, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Baides kie oni falis al la nunaj 63.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.