Armallones
Armallones | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19461 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Eduardo Temprado Temprado | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 50 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 0,66 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 44′ N, 2° 18′ U (mapo)40.737777777778-2.3025Koordinatoj: 40° 44′ N, 2° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 206 m [+] | ||
Areo | 77,18 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Armallones [armaĜOnes] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La loĝanto nomiĝas Armallonero [armaĝoNEro]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 51 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,66 loĝ/km². En 2006 la stabila loĝantaro apenaŭ superis dekduon da loĝantoj, kvankam dum primtempo kaj somero tio konsiderinde pliiĝis. Eĉ tiel la nombro de censitaj loĝantoj estas de 54 loĝantoj (INE 2015).
Situo kaj geografio[redakti | redakti fonton]
Armallones situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1206 m super marnivelo; je 117 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 77,18 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°44′16″N 2°18′09″Ok.
Ĝia klimato karakteriziĝas pro tre malvarmaj vintroj (en decembro kaj januaro la temperaturo kutime estas sub 0º) kaj mallongaj kaj moderaj someroj.
Historio[redakti | redakti fonton]
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 51, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Armallones, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Armallones kie oni falis al la nunaj 51.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.