Checa (Guadalajara)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Checa)
Checa
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19310
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Jesús Alba Mansilla (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 285  (2023) [+]
Loĝdenso 1,6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 35′ N, 1° 47′ U (mapo)40.586388888889-1.7897222222222Koordinatoj: 40° 35′ N, 1° 47′ U (mapo) [+]
Alto 1 369 m [+]
Areo 179,68 km²
Checa (Hispanio)
Checa (Hispanio)
DEC
Checa
Checa
Situo de Checa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Checa [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Checa [ĈEka] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas checano [ĉeKAno]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 287 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,6 loĝ/km².

Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1990 1995 2000 2005 2006 2013
1248 1223 1081 930 830 860 927 688 375 496 443 410 359 339 312

Situo[redakti | redakti fonton]

Checa situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1369 m super marnivelo; je 189 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 179,68 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°35′11″N 1°47′23″Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas sur valo, flankigita de du altaj montetoj, nome Picorzo kaj Pedro Maza, kaj pinaro konata kiel dehesa de La Espineda.

Geografie ĝi situas en la kastilia parto de la Iberia Sistemo, pli precize ĉe la zono de kuniĝo inter la montaroj de Albarracín kaj de Kvenko. Ekde 1998 ĝi formas parton de la Natura Parko de Alto Tajo, kaj ĝia natura riĉo, kaj flaŭre kaj faŭne, estas diversa kaj riĉa.

La teritorion trafluas la riveroj Cabrillas, Hoz Seca kaj Taĵo. La averaĝaj altoj estas inter 1600 kaj 1 800 m, elstare: El Mojón Blanco kun 1792 m, altaĵo de Molederas kun 1576 m, monteto Saya Parida kun 1587 m, Sumidero del Cubillo kun 1446 m. Alia menciinda geografia elemento estas la groto Tornero.

La klimato estas de tipo mediteranea malseka, la someroj estas mallongaj kaj ne tro varmaj, kaj la vintroj tre akraj (en vintro de 1952 oni registris 28º sub nulo).

Checa limas oriente kun Orea, sudoriente kun Albarracín, provinco Teruelo, kaj sude kun Tragacete, provinco Kvenko. Okcidente, limas kun Beteta, provinco Kvenko, kaj kun Peralejos de las Truchas, provinco Gvadalaĥaro. Norde, Checa limas kun Chequilla, Traíd kaj Alcoroches.

Historio[redakti | redakti fonton]

Castil de Griegos, Checa.

La ekzisto de Checa estas supozata tre antikva. En la loko nomata «Castil Griegos» estis sendube grava keltibera kastro, konfirmita de restoj de murego, malgrandaj fragmentoj de ceramiko kaj de forĝita fero inter ruinoj. Tie setlis poste romia kampadejo, fuorto aŭ kastro, kiu estis supozeble identigita kun la urbo Kastulo aŭ vilao Urbiaka. En aliaj lokoj de la municipa teritorio estis trovitaj ankaŭ aliaj klaraj restoj de prahistoria setledo. Araboj eble havis gvatejon tie, ĉar estis pasejo al montaroj plenaj je metaloj, arbaroj kaj aliaj riĉaĵoj. Post la reconquista kaj reloĝado de Sierra Molina, Checa restis en la teritorio Común de Villa y Tierra kaj foruo de Molina, kaj kiel grava setlejo ĝi estis menciita en testamento de Doña Blanca, kiu donacis ĝin al Ucenda Resguejera.

En la 14-a jarcento la reĝo de Aragono Petro la 4-a, dum la ses jaroj dum kiuj li estis senjoro de Molina, donis Checa kiel senjorío de Juan García de Vera. Poste, jam en la 15-a jarcento la vilaĝo atingis la rangon de urbeto (urbo)|Villa kun propra jurisdikcio. EWstis riĉa setlejo, kaj ĉefe en la 17-a jarcento granda parto de ĝia loĝantaro dediĉis sin al la industrio por elfosado de fero, kaj al laboro en arbohakado kaj segilado, kiu per ingenia hidraulika tekniko, estis ĉirkaŭ la urbeto. Nombraj hidalgoj, kelkaj devenaj de la navar-eŭska lando, alvenis tiam al la loko.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 287, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Checa, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Checa kie oni falis al la nunaj 287.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Rura turismo.

La ekonomio de Checa baziĝas fundamente sur:

  • Brutobredado: Estas vilaĝo kiu dum multa tempo praktikis transmigran brutobredadon. Aktuale tiu praktiko está cada vez más en desuso.
  • Agrikulturo: Kaj de grandaj etendoj de tereno, kun kultivoj kiel tritiko aŭ hordeo, kaj en malgrandaj familiaj fruktoĝardenoj por persona konsumo, kun kultivo de legomoj, ĉefe de terpomoj, fazeoloj kaj tomatoj.
  • Industrio de ligno: Checa havas grandan segilejon kaj ĉarpentejon.

Ekzistas ankaŭ brigadoj de luktado kontraŭ forstaj incendioj kaj por diversaj laboroj de aranĝo kaj zorgado de la monto.

Laste oni klopodas ankaŭ helpi la ruran turismon (vidindaĵoj estas la preĝejo kaj nobelaj domegoj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]