Sacecorbo
Sacecorbo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19... [+] | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Gabino Abánades | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 99 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 1,38 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 50′ N, 2° 25′ U (mapo)40.8326286-2.4171017Koordinatoj: 40° 50′ N, 2° 25′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 116 m [+] | ||
Areo | 72,44 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Sacecorbo [sazeKORbo] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La loĝanto nomiĝas sacecorbeño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 100 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,38 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Sacecorbo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la centro de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.116 m super marnivelo; je 90 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 72,44 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°49′57″N 2°25′02″Ok.
Historio[redakti | redakti fonton]
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1950 al 100, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Sacecorbo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Sacecorbo kie oni falis al la nunaj 100.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.