Zaorejas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zaorejas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19495
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Miguel Gil Polo PSOE
Demografio
Loĝantaro 112  (2023) [+]
Loĝdenso 0,69 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 46′ N, 2° 12′ U (mapo)40.761111111111-2.2022222222222Koordinatoj: 40° 46′ N, 2° 12′ U (mapo) [+]
Alto 1 225 m [+]
Areo 189 km² (18 900 ha)
Zaorejas (Hispanio)
Zaorejas (Hispanio)
DEC
Zaorejas
Zaorejas
Situo de Zaorejas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zaorejas [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Zaorejas [zaoREĥas] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Zaorejas estas konsiderata kiel la ĉefurbo de la Supra Taĵo, pro sia geografia situo en la centro de la parko; krome ĝi estas la nura municipo de la nomitaj gancheros [ganĈEros][1] kie oni povas viziti unu el interpretejoj de la Natura Parko de Alto Tajo.

La municipa teritorio enhavas la submunicipojn Huertapelayo kaj Villar de Cobeta.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas zaorejano [zaoreĤAno]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 131 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,69 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Alto Tajo tra la municipa teritorio de Zaorejas.
Vidaĵo el rigardejo en la municipa teritorio de Zaorejas.

Zaorejas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1225 m super marnivelo; je 120 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 39 km el Molina de Aragón, plej proksima urbo, je 106 km el Kvenko, kaj je 175 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 189 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°45′40″N 2°12′08″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis foje 1 000 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 992 loĝantoj en 1950 al 131, tio estis oni perdis pli ol 800 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Zaorejas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Zaorejas kie oni falis al la nunaj 131.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (neirigacia) kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Forstado, gastado, rura tursimo: Muzeo de gancheros, interpretejo de la Natura Parko de Alto Tajo, romia akvedukto, restaĵoj de keltiberoj kaj romiaj ŝseoj en la areo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hokistoj, pro la tradicia metio transporti arbotrunkon laŭ la rivero sur ili manipulante ilin per longaj hokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]