El Recuenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
El Recuenco
El Recuenco, Guadalajara, España, 2017-05-22, DD 15.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19... [+]
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Paulino Collada Ruiz (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 60  (2018) [+]
Loĝdenso 0 97 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 37′ N, 2° 20′ U40.616666666667-2.3383333333333Koordinatoj: 40° 37′ N, 2° 20′ U [+]
Alto 978 m [+]
Areo 75 18 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de El Recuenco
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo El Recuenco [+]
Information icon.svg
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

El Recuenco estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 73 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,97 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

El Recuenco situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la nordorienta pinto de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, tio estas en ties sudo, je pli ol 100 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 75,18 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipa teritorio konstituas altebenaĵo, kun averaĝa alto de 1200 msm, loĝata de pinoj kaj anzinoj kun aliaj minoraj arbustoj kiel rosmareno, la fenica junipero kaj la ordinara junipero. Ties akvo estas kolektata al depresio tre profunada, 982 metroj de altitudo kaj 5 km de longo, kie kuŝas la urba kerno kaj malseka valo. Ĝi alfluas al la valo tra variaj ravinoj, tre profundaj: Ocino, Culico, Corzos, Queso, Valdelacueva, Valdepeñas, Escalerón, Mostajo, Cochinos, Pericón kaj Atalaya. Ili alfluas al la rivero Guadiela.

La plej alta punkto de la teritorio situas en la Morra del Ja, 1302 metroj, en ties norda parto, kroninte Umbrías, kiuj fluas tra Cecar, al la rivero Taĵo. La plej malalta, 900 metroj, situas en la Herrería, elfluejo de la ravino de Atalaya, limo kun la provinco Kvenko.

Ĉe la valo, tute kultivita, estas diversaj brutovojoj, de malgranda etendo, dise tra la teritorio, la plej parto el ili kun arteza puto ne tre profunda: Pozo Miga, Pozo de la Nava, Pozo de las Navas, Pozo de la Hoya, Pozo de las Culebrillas, Pozo el Villar, ktp.

Kiel distingaj pejzaĝoj menciindas: El Ceño, la Fernadilla, Los Corzos, La Atalaya, La Corralilza, Valdelacueva kaj Ocino.

Historio[redakti | redakti fonton]

La teritorio estas plenplena je restaĵoj de la pasinto, el fosilioj de vertebruloj de la epoko de la Plioceno-Plejstoceno (Vojo de la Serranos, Solanillas, Llano Hernando), tra tomboj, kiuj povus esti el visigotoj, de la 3-a al 4-a jarcentoj, al la ruinoj de multaj brutarejoj, abandonitaj ĉirkaŭ la mezo de la 20-a jarcento.

Ekzistas ankaŭ restaĵoj de trunkoj el ŝtonigita ligno laŭ la altebenaĵo de la loko konata kiel La Virgen (la virgulino).

Menciindas la setlejo de Santa Cruz (Sankta Kruco), tiel nomata de la lokanoj, probable el iberoj pro sia formaĵo kaj situo.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 73, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe El Recuenco, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe El Recuenco kie oni falis al la nunaj 73.

Kiel kuriozaĵo menciindas ke el la Hispana Transiro al demokratio la urbestro estis ĉiam la sama, nome Paulino Collada Ruiz, sed dekomence el dekstra partio AP, poste sep fojojn el maldekstra partio PSOE kaj lastatempe el dekstra partio PP.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]