La Mierla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Mierla
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19...
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Ricardo Jiménez Guerra (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 40  (2023) [+]
Loĝdenso 1,97 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 56′ N, 3° 14′ U (mapo)40.9375-3.2363888888889Koordinatoj: 40° 56′ N, 3° 14′ U (mapo) [+]
Alto 954 m [+]
Areo 19,82 km²
La Mierla (Hispanio)
La Mierla (Hispanio)
DEC
La Mierla
La Mierla
Situo de La Mierla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Mierla [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

La Mierla estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 39 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,97 loĝ/km².

Situo kaj geografio[redakti | redakti fonton]

Pinaroj sude de la vilaĝo.
Urbodomo de La Mierla

La Mierla situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 957 m super marnivelo; je 44 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 19,82 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°56′15″N 3°14′11″Ok.

Ĝi estas sur malgranda ebenaĵo inter la riveroj Jarama kaj Sorbe. Oni venas al la vilaĝo laŭ ŝoseo inter pinoj kiuj kreskiĝas innter grandaj ravinoj. Antaŭ alveni, estas mezepoka fonto kaj la ermitejo de la Virgulino de la Soleco.

Nordokcidente: Retiendas Norde: Tamajón Nordoriente: Tamajón
Okcidente: Puebla de Valles Oriente: Cogolludo
Sudokcidente: Puebla de Beleña Sude: Puebla de Beleña Sudoriente: Cogolludo

Historio[redakti | redakti fonton]

Pilorio de La Mierla.

Ĝia origino datas el la alpropriga procezo nome presura de fino de la 11-a jarcento kaj ĝi apartenis al la teritorio común de Atienza, ĝis estis kreita la senjorio de Beleña, al kiu ĝi ekapartenis. La epidemio de la nigra morto de la 14-a jarcento nuligis la loĝantaron, kaj en 1420 la vilaĝo estis refondita de la fratoj Juan Fernández Merino kaj Martín Merino. En 1625 ĝi sendependiĝis for de la senjorio de Beleña, kaj ricevis la titolon de villa,[1] kiel indikas la pilorio de la placo.

Pascual Madoz en Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar (1848) mencias ke ĝi estas situa «inter du malgrandaj valoj sur punkto iom alta».[2]

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis ĉiam ĉirkaŭ la 200 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. En 1910 estis 260 kaj poste okazis forta migrado. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 228 loĝantoj en 1930 al 39, tio estis oni perdis ĉirkaŭ 200 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe La Mierla, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe La Mierla kie oni falis al la nunaj 39. Fakte el tiuj nur ĉirkaŭ dek loĝas konstante en la vilaĝo kaj jam ne plu okazas la tradiciaj festoj de Sankta Isidoro. Kvankam ĝi plue estas sendependa municipo, forestas konstantaj servoj por komerco, transporto kaj sano.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Ekskursoj kaj marŝado[redakti | redakti fonton]

Ermitejo de la Virgulino de la Soleco.
Preĝejo de La Mierla
  • Vizito al la urba kerno
  • La ŝtonminejo kaj la anzinaro
  • Valmierla
  • La Rambla del Valle

Vojoj por marŝado[redakti | redakti fonton]

  • Vojo de la anzinoj
  • La ermitejo de Peñamira
  • Pinto de Torrecillas (turetoj)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ferrer, 2005, pp. 215-216.
  2. Madoz, Pascual (1848). «Medranda». Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar. Volumen 11. p. 405. Alirita la 12an de Decembro 2017.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]