Ledanca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ledanca
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19...
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Jesus Bonilla Lamparero
Demografio
Loĝantaro 105  (2023) [+]
Loĝdenso 2,32 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 52′ N, 2° 51′ U (mapo)40.869722222222-2.8425Koordinatoj: 40° 52′ N, 2° 51′ U (mapo) [+]
Alto 924 m [+]
Areo 47,32 km²
Ledanca (Hispanio)
Ledanca (Hispanio)
DEC
Ledanca
Ledanca
Situo de Ledanca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ledanca [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Ledanca [leDANka] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Estas du ĉefaj domaroj nome Ledanca mem kaj Valfermoso de las Monjas (bela valo de la monaĥinoj). Estas malgranda vilaĝo en kiu travivas multaj de la antikvaj domoj el adobo, ĉirkaŭita de malgrandaj fruktoĝrdenoj kaj kampoj de seka agrikulturo, vitejoj, frutkarboj kaj olivarboj.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas ledanco. La censita loĝantaro en 2016 estis de 110 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,32 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Ledanca situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, do en ties centro, je altitudo de 924 m super marnivelo; je 42 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 47,32 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°52′11″N 2°50′33″Ok.

Ledanca situas en la valo de la rivero Badiel, ĉirkaŭ la km 94,5 de la ŝoseo N-II.

Nordokcidente: Villanueva de Argecilla Norde: Jadraque Nodoriente: Argecilla
Okcidente: Utande Oriente: Argecilla
Sudokcidente: Gajanejos Sude: Brihuega Sudoriente: Brihuega

Historio[redakti | redakti fonton]

En la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro preskaŭ atingis milon da personoj, poste malrapide malaltiĝis ĉefe post la Hispana Enlanda Milito kaj laŭlonge de la dua duono de la 20-a jarcento, ĝis oni venis al 110, tio estis oni perdis preskaŭ 900 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Ledanca oni supreniris al 640 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Ledanca kie oni falis al la nunaj 110.

Histori-arta heredo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Nia Senjorino de la Asunción.
Ermitejo.

Elstaras la preĝejo —de stilo romanika kvankam tre reformita ĉefe pro la bombardado kiun ĝi suferis en la Enlanda Milito de 1936— kaj la fonto de la placo, de la 18-a jarcento. La pejzaĝo de la zono estas tipa de la Alcarria, kaj en la ĉirkaŭoj troviĝas la ermitejo, la Molino del Cura —(Muelejo de la Pastro, mezepoka— kaj la ruinoj de antikvao teksejo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]