Milmarcos
Milmarcos | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19330 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Fernando Marchán Moreno (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 70 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 1,93 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 5′ N, 1° 53′ U (mapo)41.0875-1.8752777777778Koordinatoj: 41° 5′ N, 1° 53′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 054 m [+] | ||
Areo | 43,99 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Milmarcos [milMARkos] (Mil Kadroj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La loĝanto nomiĝas milmarqueño [milmarKEnjo]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 85 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,93 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Milmarcos situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1054 m super marnivelo; je 143 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 43,99 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°05′15″N 1°52′31″Ok.
Historio[redakti | redakti fonton]
Milmarcos estas malgranda vilaĝo kun longa historio. Estis situa en teritorio de la keltiberoj. La nomo estas de latina deveno, pro kio ŝajnas evidenta ke ĝi estis fondita de la romianoj. Post la reconquista de la valoj de la rivero Ebro, Jalón kaj Jiloca, fare de Alfonso la 1-a la Batalema, reĝo de Aragono, komence de la 12-a jarcento, Milmarcos figuras kiel limo de la komunumo de domaroj de Calatayud, el kiu distas 35,3 km. Iom poste, post la reconquista de Molina fare de tiu sama reĝo, en 1129, kaj sekva donaco al Manrique de Lara, Milmarcos iĝis inkludita en tiu teritorio. Dum la Mezepoko ĝi apartenis al la senjorio de Molina, kaj akiris la titolon de villa jam en moderna epoko.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 85, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Milmarcos, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Milmarcos kie oni falis al la nunaj 85.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.