Alustante

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alustante
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19320
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Rosa Abel Muñoz Sánchez (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 131  (2023) [+]
Loĝdenso 1,69 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 37′ N, 1° 39′ U (mapo)40.616388888889-1.6575Koordinatoj: 40° 37′ N, 1° 39′ U (mapo) [+]
Alto 1 410 m [+]
Areo 93,04 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Alustante (Hispanio)
Alustante (Hispanio)
DEC
Alustante
Alustante
Situo de Alustante

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alustante [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Alustante estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Estas du domaroj nome Alustante kaj Motos.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas alustantino. La censita loĝantaro en 2016 estis de 157 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,69 loĝ/km².

Kvankam estas 172 loĝantoj, nome 101 viroj kaj 71 virinoj (en 2015), la fakta loĝantaro en vintro descendas al 150 personoj, sed el la 1980-aj jaroj okazas fenomeno laŭ kiu dum la semajnfinoj kaj feriepokoj de Kristnasko, Sankta Semajno kaj somero la loĝantaro multobliĝas eĉ por 10 pro la turismo devena de la valencilanda regiono. En la aktualo okazas semajnaj movoj de lokaj familioj kiuj, loĝas en Valencilando kaj iom malpli en Zaragozo, Gvadalaĥaro, Barcelono kaj Madrido dum la semajnaj labortagoj, ekloĝas en Alustante dum la semajnfinoj. Krom tiu demografia fenomeno menciindas la movadon protagonizita de studetoj loĝantaj en Alustante, sed dum la lerneja semajno en Teruelo, Molina de Aragón, Gvadalaĥaro kaj Zaragozo kaj loĝas en la vilaĝo el vendredo al dimanĉo.

Situo kaj geografio[redakti | redakti fonton]

Alustante situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.410 m super marnivelo (sed estas 1.747 m en la monteto Valdefuentes, 1.787 m. en la areo de la Fuente de los Arrieros kaj 1.834 m en la Alto de las Neveras, nome ankaŭ El Banderín); je 190 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 50 km el Molina de Aragón, je 64 km el Teruelo, je 114 km el Kvenko, je 195 km el Zaragozo. La areo de ties teritorio estas de 93,04 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Ĝiaj limoj estas Piqueras, Adobes kaj Tordesilos norde, Ródenas (Teruelo) kaj Motos okcidente, Orihuela del Tremedal (Teruelo) kaj Orea sude kaj sudoriente kaj Alcoroches okcidente. Post la interkonsento de kuniĝo kun Motos en 1970, la municipa teritorio de ambaŭ vilaĝoj havas etendon de 93,59 km², sed, kvankam ambaŭ vilaĝoj kunformas unusolan municipon, kaj tiele estas unusola urbodomo, ĝiaj teritorioj estas separataj por aferoj de agrikulturo kaj paŝtejoj.

La municipo estas lima kun Aragono, el kiu ĝi dependas pere de interkonsentoj inter regionoj por aferoj de la sansistemo kaj parte de la eduksistemo, ĉar la studentoj de mezlernejoj de tiu vilaĝo iras al Cella kaj Teruelo por realigi siajn studojn. Same la lokanoj de Alustante havas gravan komercan rilaton, kaj ĝenerale ekonomian kaj socian, kun tiu aragona provinco; eĉ la telefonlinio devenas el Albarracín, pro kio kaj Motos kaj Alustante estas la nuraj vilaĝoj de la Provinco Gvadalaĥaro kiuj havas la prefikson 978.

Tamen, spite tiun intensan rilaton kun Teruelo kaj ĝia provinco, gravas ankaŭ la rilato kun la komarka ĉefurbo, Molina de Aragón, kien la lokanoj iras solvi administraciajn kaj komercajn aferojn, kaj ankoraŭ la ĵaŭda merkato de tiu urbo estas grava evento por la loĝantoj de Alustante.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1900 la loĝantaro estis de 1 187 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 157, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Alustante, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Alustante kie oni falis al la nunaj 157.

Rosa Abel Muñoz Sánchez (PSOE) estis urbestrino kvinfoje, el 1999.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj kaj turismo.

La ekonomio de Alustante estas bazita ĉefe en la rura kaj forsta sektoroj, sed, depende de la oscilaj movoj jam priskribitaj, oni generis dungadon en la sektoroj de la konstruado kaj de servoj. Aktuale ekzistas en Alustante du brutobredaj ekspluatejoj dediĉitaj al la bredado de ŝafoj, du entreprenoj de konstruado, ŝtonminejo de sablo kaj konstrumaterialoj, ateliero de laboro el ŝtono, stokejo de konstrumaterialoj, unu fabriko de ligno, du manĝovendejoj, unu viandovendejo, unu trinkejo, unu restoracio, tri instalaĵoj de rura gastado kaj tri instalaĵoj de someraj apartamentoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]