Saúca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saúca
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19262
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Eduardo Álvarez Feíto
Demografio
Loĝantaro 47  (2023) [+]
Loĝdenso 1,21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 2′ N, 2° 32′ U (mapo)41.0325-2.5280555555556Koordinatoj: 41° 2′ N, 2° 32′ U (mapo) [+]
Alto 1 099 m [+]
Areo 48,96 km²
Saúca (Hispanio)
Saúca (Hispanio)
DEC
Saúca
Saúca
Situo de Saúca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saúca [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Saúca [SAŬka] (Saliko aŭ Salikejo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Krom la samnoma vilaĝo apartenas al la municipo ankaŭ la submunicipo Jodra del Pinar.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas sauqueño [saŭKEnjo]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 59 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,21 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Saúca situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la norda parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1100 m super marnivelo; je 72 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 48,96 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°01′57″N 2°31′41″Ok.

Nordokcidente: Sigüenza Norde: Sigüenza Nordoriente: Estriégana
Okcidente: Sigüenza Oriente: Alcolea del Pinar
Sudokcidente: Torremocha del Campo Sude: Alcolea del Pinar Sudoriente: Alcolea del Pinar

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis ĉiam ĉirkaŭ la 500 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 664 loĝantoj en 1910 al 59, tio estis oni perdis pli ol 600 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Saúca, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Saúca kie oni falis al la nunaj 59.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Turismo: ĉefa vidindaĵo estas romanika preĝejo, konstruita en la unua duono de la 13a jarcento. Ununava, kun podo kaj portika galerio, kapiteloj kaj baptujo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]