Torija
Torija | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19... [+] | ||
Retpaĝaro | [1] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Rubén García Ortega (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 663 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 38,92 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 45′ N, 3° 2′ U (mapo)40.743333333333-3.0313888888889Koordinatoj: 40° 45′ N, 3° 2′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 958 m [+] | ||
Areo | 35,28 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Torija [toRIĥa] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La loĝanto nomiĝas torijano [toriĤAno]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 1 373 loĝantoj kaj la denseco estas de 38,92 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Torija situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 958 m super marnivelo; je 20 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 35,28 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°44′36″N 3°01′53″Ok.
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝia privilegia situo kiel vojkruco kaj facila natura transirejo al Aragono, faris ke ekde mallonge oni supozis la estadon de homoj en ĝia medio.
La unua skribitaj mencioj datas de la Reconquista. Ĝi strategia valoro, fine de ampleksa valo, faris ke ekde frue oni konstruis gvatoturon, ĉirkaŭ kiu oni starigis la ceteron de la konstruaĵoj de la municipo. La historio de Torija iris do paralele al tiu de ĝia fortikaĵo.
En sia aktuala formo la kastelo datas de la 15-a jarcento kaj ĝi estis verko de la familio Mendoza kiu, el ĝia alveno al Kastilio en la 14-a jarcento, estis ligita al Torija kaj al la ĉrikaŭaj vilaĝoj. Estas de kvadrata plano kaj estos konstruita el kalkoŝtono de Alkario. Ĝi havas tri cilindrajn kubojn kaj altan ĉefturon, kie iam gastiĝis la senjoroj de la kastelo. En ĝia interno estas luktokorto, kie estis puto centre. Ĝi jam ne estos loĝata fine de la 16-a jarcento kaj nur malofte ĝi estis uzata por gastigi reĝojn kiel Karlo la 1-a aŭ Filipo la 2-a, kaj gravaj vizitantoj.
Interne de ĝiaj muroj plifortiĝis navaranoj, nome la trupoj senditaj de la kapitano Juan de Puelles, dum la kampanjo de Johano la 2-a de Navaro en 1445 kontraŭ lia kuzo Johano la 2-a de Kastilio. Spite malvenko en la unua batalo de Olmedo, tie rezistis la navaranoj dum sep jaroj la atakojn de la trupoj de la markizo de Santillana kaj don Alfonso Carrillo de Acuña, arkiepiskopo de Toledo.
Dum la Milito de Hispana Sendependeco, la kastelo utilis kiel rifuĝejo al la fama gerilano Juan Martín “El Empecinado”, kiu finfine eksplodigis ĝiajn murojn por ke la kastelo ne utilu al la francaj trupoj.
Dum la Hispana Enlanda Milito el 10-a de marto 1937, Torija estis ĉefa stabanaro de la respublikaj generaloj Enrique Líster kaj Hans Kahle dum la batalo de Guadalajara.
La kastelo estis rekonstruita en 1962. Oni plibeligis kaj plifirmigis ĝin. La Diputacio de Guadalajara metis en sian internon Centron de Turisma Interpretado de la provinco pri naturo, faŭno, historio, folkloro kaj produktoj de Guadalajara. En la ĉefturo oni muntis la muzeon "Viaje a la Alcarria" (Veturo al Alkario), honore al la samnoma verko de Camilo José Cela.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 1,940, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Torija, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Torija kie oni falis al la nunaj 200.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.