Juan Martín Díez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el El Empecinado)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Juan MARTÍN DíEZ, kromnome «el Empecinado» (La obstinulo) (Castrillo de Duero, Valladolid, 5-a de septembro de 1775 - Roa, Burgos, 20-a de aŭgusto de 1825) estis hispana militestro, heroo de la Hispana Milito de Sendependigo en kiu li partoprenis kiel ĉefo de unu el la legendaj geriloj kiuj venkis ofte super la napoleona armeo. Lia figuro estis pritraktita de Benito Pérez Galdós en la novelo Juan Martín el Empecinado, nome parto de la serio Naciaj epizodoj kaj portretita de la fama pentristo Francisco de Goya.

Laŭdire post perforto al virino samloka, li organizis roton de gerilo komponita de amikaj kaj parencoj. Dekomence ili agadis ĉe la ŝoseo inter Madrido kaj Burgoso. Poste ili luktis kun la hispana armeo en la komenco de la Milito de Hispana Sendependiĝo: ekzemple ĉe la ponto de Cabezón de Pisuerga (Valladolid) la 12-an de junio 1808; kaj ĉe Medina de Rioseco (Valladolid), batalo kiu okazis la 14-an de julio samjare. Post tiuj malvekoj en malferma batalkampo oni decidis ke ili havos plian sukceson pere de la sistemo de geriloj kaj tiele li eksukcesis ĉe Aranda de Duero, Sepúlveda, Pedraza kaj la baseno de la rivero Doŭro.

En 1809 li estis nomumita kapitano de kavalerio. En la printempo samjare lia batalkampo etendis laŭ la montaroj de Gredos, Ávila kaj Salamanca, kaj poste tra la provincoj Cuenca kaj Guadalajara.

La ĉefa celo de tiuj geriloj estis damaĝi la komunikvojojn kaj liveradon al la franca armeo, kaj tiele ili interrompis poŝton de la malamiko kaj kaptis konvojojn de provizoj, mono, armiloj ktp. Tia damaĝo al la armeo de Napoleono estis tiom konsiderinda, ke oni nomumis la generalon Joseph Léopold Sigisbert Hugo kiel «persekutanto» de la Empecinado kaj ties homoj. La franca generalo, post malsukcesi kapti lin, decidis aresti la patrinon de la gerilano kaj aliajn parencojn. La reago de Juan Martín estis plifortigi sian militagadon kaj minaci al mortpafado de 100 francaj soldatoj prizonuloj. La patrino kaj parencoj estis liberigitaj.

En 1810 el Empecinado rifuĝiĝis en la kastelo de Ciudad Rodrigo, kiu estis sieĝita de la francoj.

Post la fino de la milito kaj la reveno de Fernando la 7-a, li devis ekziliĝi, sed post amnestio li revenis kaj estis perfidita de la reĝo, kiu ordonis lian ekzekuton en 1825.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hardman, Frederick: El Empecinado visto por un inglés. Madrid: Editorial Espasa y Calpe, 1973, sesa eldono. ISBN 84-239-0360-5.
  • Merino, Ignacio: Por el Empecinado y la libertad. Madrid: Maeva Ediciones, 2003. ISBN 84-95354-91.