Ciudad Rodrigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ISO

Ciudad Rodrigo
Postal de Miróbriga.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio kaj Leono
Provinco Salamanko
Poŝtkodo 37500
Retpaĝaro [http://www.aytociudadrodrigo.es/
Politiko
Urbestro Fco. Javier Iglesias (PP)
Demografio
Loĝantaro 13 209  (2011)
Loĝdenso 55 01 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 36′ N, 6° 31′ U40.596944444444-6.5225Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 40° 36′ N, 6° 31′ U [+]
Alto 658 m [+]
Areo 240,11 km² (24 011 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Ciudad Rodrigo (Tero)
DEC
Ciudad Rodrigo
Situo de Ciudad Rodrigo
i1
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Ciudad Rodrigo [+]
v  d  r
Information icon.svg

Ciudad Rodrigo estas municipo kaj loĝloko en la provinco Salamanko, en la aŭtonoma regiono Kastilio kaj Leono (Hispanio). Temas pri la plej granda loĝata nukleo de la salamanka sudokcidento kaj oni konsideras ĝin ĉefurbo aŭ centro de la servoj de la komarko Ciudad Rodrigo, la jura distrikto de Ciudad Rodrigo kaj la diocezo de Ciudad Rodrigo, tri entoj proksime ligataj kvankam kun limoj leĝere malsamaj, situantaj en la granda ebenaĵo Campo Charro. Ĝi posedas la titolon Ciudad Antigua, Noble y Leal (Antikva, nobla kaj lojala urbo).

Ene de la municipaj limoj troviĝas pluraj loĝlokoj: Águeda del Caudillo, Arrabal de San Sebastián, Bocacara, Ciudad Rodrigo, Ivanrey, Sanjuanejo, Pedro Toro, Valdecarpinteros kaj la industriejo La Viña kiu okupas 240,11 kvadratajn kilometrojn kaj laŭ la censo de la municipa registrejo, en Ciudad Rodrigo loĝas 13 209 homoj.