Joseph Léopold Sigisbert Hugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Léopold Sigisbert Hugo
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1773 (1773-11-15)
en Nancio
Morto 29-an de januaro 1828 (1828-01-29) (54-jaraĝa)
en 10-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Joseph Hugo
Patrino Jeanne-Marguerite Hugo
Frat(in)oj Louis-Joseph Hugo • Anne Julie Hugo • Anne Victoire Hugo • Monique Hugo
Edz(in)o Sophie Trébuchet
Infanoj Victor Hugo • Abel Hugo • Eugène Hugo
Okupo
Okupo oficiromilitisto
vdr

Joseph Léopold Sigisbert HUGO (Nancy, 15-a de novembro 1773 - Parizo, 29-a de januaro 1828) estis generalo de la Unua Franca Imperio kaj grafo. Li estis la patro de la verkistoj Victor Hugo, Abel Hugo kaj Eugène Hugo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1790 li estis nomumita oficiro. Li partoprenis en la militoj kiuj okazis post la Franca Revolucio.

Post esti vundita ĉe Majenco, estis sendita poste kiel kapitano al Vendée. En Châteaubriant li konis Sophie Trébuchet, kun kiu li edziĝis la 15-an de novembro 1797.

Li servis al Jozefo Bonaparte en Hispanio. Li estis nomumita generalo kaj guberniestro de la centraj provincoj (kaj tiele li veturis tra la provincoj de Ávila, Segovia, Soria kaj Guadalajara). Li militis dum tri jaroj kontraŭ El Empecinado kaj sukcesis neŭtraligi la agadon de la hispanaj geriloj en la zono de la rivero Taĵo, kaj tiele li sukcesis reestabli la komunikadon inter la korpusoj de la franca armeo. Speciale sangelverŝa estis la batalo kiu okazis, en la kadro de la Milito de Hispana Sendependiĝo, ĉe "Peña el Águila", aktuala vilaĝo Anguita (Guadalajara), kie la trupoj de la hispana rezistado suferis gravan malvenkon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • SIGISBERT HUGO, JOSEPH LÉOPOLD, "Memorias del General Hugo", Sevilla, RENACIMIENTO, 2007.

Referencoj[redakti | redakti fonton]