Almadrones
Almadrones | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19490 [+] | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Antonio Rebollo Moreno | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 54 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 54′ N, 2° 46′ U (mapo)40.902222222222-2.7722222222222Koordinatoj: 40° 54′ N, 2° 46′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 054 m [+] | ||
Areo | 21,03 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Almadrones estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La censita loĝantaro en 2016 estis de 63 loĝantoj kaj la denseco estas de 3 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Almadrones estas situanta en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario, aŭ foje konsiderata en la Montaro de Gvadalaĥaro, en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, nome en ties nordorienta pinto, do en la provinca centro, je altitudo de 1.054 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 21,03 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°54′08″N 2°46′20″Ok.
Nordokcidente: Jadraque kaj Villanueva de Argecilla | Norde: Castejón de Henares | Nordoriente: Mirabueno |
Okcidente: Villanueva de Argecilla | ![]() |
Oriente: Abánades |
Sudokcidente Argecilla | Sude: Cogollor | Sudoriente: Alaminos kaj Las Inviernas |
Historio[redakti | redakti fonton]
La setlejo kreiĝis sur la antikva vojo el Gvadalaĥaro al Zaragozo, je unu leŭgo kaj duono el la Venta del Puñal kaj alia plia el Gajanejos. Ĝi estis haltejo de poŝtoj. Produktis grenon, paŝtejojn kaj brutaron. Ĉe la elirejo de tiu vilaĝo troviĝis gastejo kaj vojpagejo.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 2,289 loĝantoj en 1950 al 63, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Almadrones, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Almadrones kie oni falis al la nunaj 63.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.