Viñuelas
Viñuelas | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19... [+] | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Ana María Gil Pascual | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 182 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 9,06 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 48′ N, 3° 21′ U (mapo)40.7948842-3.3439619Koordinatoj: 40° 48′ N, 3° 21′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 900 m [+] | ||
Areo | 15,46 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||


Viñuelas [biNJŬElas] (Vitejetoj aŭ vitetoj: du aperas en la suba parto de la blazono) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La censita loĝantaro en 2016 estis de 143 loĝantoj kaj la denseco estas de 9,06 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Viñuelas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Campiña de Guadalajara en la okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 902 m super marnivelo; je 28 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 66 el Madrido. La areo de ties teritorio estas de 15,46 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.
Historio[redakti | redakti fonton]
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 143, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Viñuelas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Viñuelas kie oni falis al la nunaj 143.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.