Las Inviernas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Las Inviernas
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19491
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro María Luisa Villaverde Barrero (PP)
Demografio
Loĝantaro 58  (2023) [+]
Loĝdenso 1,99 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 52′ N, 2° 40′ U (mapo)40.8718143-2.6701571Koordinatoj: 40° 52′ N, 2° 40′ U (mapo) [+]
Alto 982 m [+]
Areo 34,09 km²
Las Inviernas (Hispanio)
Las Inviernas (Hispanio)
DEC
Las Inviernas
Las Inviernas
Situo de Las Inviernas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Las Inviernas [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Las Inviernas estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi troviĝas ĉe la brutovojo Cañada Real Soriana Oriental kiel parto de la itinero Ruta de la Lana (Lanvojo), inter Moranchel kaj Mirabueno.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 68 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,99 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Las Inviernas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la centra parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 982 m super marnivelo; je 50 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 34,09 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°52′19″N 2°40′13″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis ĉiam super la 400 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 374 loĝantoj en 1960 al 68, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Las Inviernas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Las Inviernas kie oni falis al la nunaj 68.

Heredo[redakti | redakti fonton]

Pordo de la Preĝejo de Nia Sinorino Senmakula en Las Inviernas
  • Preĝejo de la 16-a jarcento kun romanika deveno de la 12-a jarcento.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (cerealoj kaj fruktoĝardenoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]