Puebla de Valles
Puebla de Valles | |||
---|---|---|---|
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19225 [+] | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Julián Fernández Cruz | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 58 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 2,44 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 56′ N, 3° 18′ U (mapo)40.9275-3.3036111111111Koordinatoj: 40° 56′ N, 3° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 853 m [+] | ||
Areo | 27,46 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Puebla de Valles [PŬEbla deBAĝes] (Vilaĝo de Valoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La censita loĝantaro en 2016 estis de 67 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,44 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Puebla de Valles situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 853 m super marnivelo; je 45 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 27,46 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°55′39″N 3°18′13″Ok.
Nordokcidente: Retiendas | Norde: Valdesotos | Nordoriente: Retiendas |
Okcidente: Tortuero | ![]() |
Oriente: La Mierla |
Sudokcidente: Valdepeñas de la Sierra | Sude: Matarrubia | Sudoriente: Puebla de Beleña |
Historio[redakti | redakti fonton]
La loĝantaro atingis ĝis 352 loĝantoj en 1930, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 298 loĝantoj en 1950 al 67, tio estis oni perdis pli ol 200 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Puebla de Valles, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Puebla de Valles kie oni falis al la nunaj 67.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Ĉefa vidindaĵoj estas preĝejo de Sankta Mikaelo kun romanikaj elementoj, sonorilturo, interesa baptujo kaj ĝis 27 ŝtontajlistaj markoj.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Sanz Iruela, M.; Martín Macías, F. (2006). Puebla de Valles. Usos, costumbres, cuentos y leyendas. Aache. ISBN 9788496236707.