Valderrebollo
Valderrebollo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Alkario | ||
Poŝtkodo | 19940 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 25 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 49′ N, 2° 44′ U (mapo)40.8104174-2.7293521Koordinatoj: 40° 49′ N, 2° 44′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 970 m [+] | ||
Areo | 14 km² (1 400 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Valderrebollo [baldereBOĝo] (Valo de Fagokverko) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 25 loĝantoj sur areo de 14 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,8 loĝantoj/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Valderrebollo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, tio estas je ties centro, je altitudo de 970 m super marnivelo; je 51 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 14 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°48′38″N 2°43′46″Ok. Najbaras la municipoj Masegoso de Tajuña, Solanillos del Extremo, Brihuega, Barriopedro kaj Cogollor.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas proksime de Cifuentes (je 15 km) kaj de Brihuega (iom pli). Proksime fluas la rivero Tajuña. La klimato estas kontinenta: malvarma kaj seka vintre, sed ne varma somere, ĉar la altitudu, (970 msm), ebligas ke Valderrebollo povas esti konsiderata ideala loko por somerumi, kiel faras elmigrintoj.
Estas densa poplaro ĉerivere de Tajuña; makiso de multaj florspecioj aromaj, taŭgaj por abelbredado (produktado de mielo).
Historio
[redakti | redakti fonton]Oni supozas prasetlejon de la 2-a jarcento a.K.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el 192 en 1950 al 27 en 1981, do oni perdis loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Valderrebollo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Valderrebollo kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 25 en 2024.

Monumentoj
[redakti | redakti fonton]- Fortikaĵo de Valderrebollo. Deklarita monumento laŭ dekreto de 22a de aprilo 1949, kaj leĝo 16/1985 pri Historia Hispana Heredo. Ĝi troviĝas ruine kaj estas libere alirebla.
- La romanika preĝejo, kun arko de tri arkivoltoj.
- La pilorio, simbolo de villa, tio estas, jurisdikcio por administri justicon.
- La Ermitejo de la Virgulino de la Prado (Paŝtejo), situa ĉe la dekstra bordo de la rivero Tajuña.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo (cerealoj kun unu jaro de novalo kaj malgrandaj fruktoĝardenoj) kaj brutobredado (komuna tereno por ŝafaroj) kaj abelbredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.