Sienes
Sienes | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19269 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Alfonso Ángel Cuadrón de Mingo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 45 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1,83 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 12′ N, 2° 39′ U (mapo)41.201388888889-2.6522222222222Koordinatoj: 41° 12′ N, 2° 39′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 033 m [+] | ||
Areo | 29,5 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sienes [+] | |||
Sienes (Tempioj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Sienes, Tobes kaj Torrecilla del Ducado estas la tri setlejoj kiuj komponas la municipon.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La loĝanto nomiĝas sienense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 54 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,83 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Sienes situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la norda parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1033 m super marnivelo; je 95 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 29,5 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°12′05″N 2°39′08″Ok.
Ĝi troviĝas sur la deklivoj de la sierra Ministra. Ĝi limas oriente kun la municipaj teritorioj de Miño de Medinaceli, norde kun tiuj de Alpanseque, Barahona kaj Valdelcubo sude kaj okcidente kun tiu de Sigüenza, pro la aneksigo de Olmedillas, Villacorza, Riba de Santiuste kaj Querencia al tiu lasta.
Historio[redakti | redakti fonton]
El la 1930-aj jaroj la nuna submunicipo Torrecilla del Ducado formas parton de Sienes. La privilegio de villa estis havigita de Filipo la 2-a.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 54, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Sienes, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Sienes kie oni falis al la nunaj 54.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie, iam kaproj kaj ŝafoj, nun nur ŝafoj. Pensioj de emerituloj.