Fuentelahiguera de Albatages

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuentelahiguera de Albatages
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19...
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Ángel Recio Blas
Demografio
Loĝantaro 109  (2023) [+]
Loĝdenso 2,44 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 47′ N, 3° 18′ U (mapo)40.786666666667-3.3066666666667Koordinatoj: 40° 47′ N, 3° 18′ U (mapo) [+]
Alto 901 m [+]
Areo 52,41 km²
Fuentelahiguera de Albatages (Hispanio)
Fuentelahiguera de Albatages (Hispanio)
DEC
Fuentelahiguera de Albatages
Fuentelahiguera de Albatages
Situo de Fuentelahiguera de Albatages

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentelahiguera de Albatages [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Fuentelahiguera de Albatages [fŭentelaiGEra dealbaTAĥes] (Fonto de la Figarbo de A.) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas fuentelahiguerano. La censita loĝantaro en 2016 estis de 123 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,44 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Fuentelahiguera de Albatages situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Campiña de Guadalajara en la okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 901 m super marnivelo; je 25 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 52,41 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°47′12″N 3°18′24″Ok.

La municipa teritorio limas kun tiuj de Galápagos, Gvadalaĥaro, Málaga del Fresno, Malaguilla, Matarrubia, Valdenuño Fernández kaj Viñuelas.

Etendon de la municipa teritorio ene de la provinco Gvadalaĥaro
La preĝejo.
Nordokcidente: Villaseca de Uceda Norde: Matarrubia Nordoriente: Malaguilla
Okcidente: Viñuelas Oriente: Málaga del Fresno
Sudokcidente: Valdenuño Fernández Sude: Galápagos Sudoriente: Guadalajara

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis ofte super 500 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 488 loĝantoj en 1930 al 123, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Fuentelahiguera de Albatages, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Fuentelahiguera de Albatages kie oni falis al la nunaj 123, spite la proksimecon al la provinca ĉefurbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Ruta turismo: Preĝejo de Sankta Andreo de la 17-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]