Auñón
| Auñón | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Lando | Hispanio | ||
| Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
| Provinco | Gvadalaĥaro | ||
| Komarko | Alkario | ||
| Urbestro | Ángel López Portal | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 156 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 40° 31′ N, 2° 48′ U (mapo)40.516944444444-2.7916666666667Koordinatoj: 40° 31′ N, 2° 48′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 762 m [+] | ||
| Areo | 52 km² (5 200 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Auñón estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2025 en la municipo vivis 156 loĝantoj sur areo de 52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 loĝantoj/km². La municipa teritorio limas parte kun la Akvorezervejo de Entrepeñas. La loĝantoj nomiĝas auñonenses.
Situo
[redakti | redakti fonton]Auñón situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 762 m super marnivelo; je 48 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. Geografiaj koordinatoj estas 40°31′01″N 2°47′30″Ok. Auñón estas ĉe la km 230 de la ŝoseo N-320 al Kvenko. La teritorio havas komunan limon kun Alhóndiga, Alocén, Sacedón, Sayatón, Fuentelencina kaj Berninches.
Historio
[redakti | redakti fonton]
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1,522 loĝantoj en 1950 al 157, tio estis oni perdis pli ol 1,300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20-a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Auñón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Auñón kie oni falis al la nunaj 157.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- López de los Mozos Jiménez, José Ramón; Cozar del Amo, Juan Manuel de (2014). «La "Pandorga" de Semana Santa en Auñón (Guadalajara)». Revista de folklore (393): 35-42. ISSN 0211-1810.




