Campisábalos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Campisábalos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19275
Retpaĝaro [10]
Politiko
Urbestro Pedro José María de Pablo Ricote (PP)
Demografio
Loĝantaro 84  (2023) [+]
Loĝdenso 1,26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 16′ N, 3° 9′ U (mapo)41.267222222222-3.1455555555556Koordinatoj: 41° 16′ N, 3° 9′ U (mapo) [+]
Alto 1 347 m [+]
Areo 54,01 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Campisábalos (Hispanio)
Campisábalos (Hispanio)
DEC
Campisábalos
Campisábalos
Situo de Campisábalos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Campisábalos [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Campisábalos estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas calabrés. La censita loĝantaro en 2016 estis de 68 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,26 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Campisábalos situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la plej nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1351 m super marnivelo; je 99 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 58 km el Sigüenza, plej proksima urbo, krom je 111 km el Segovio, je 116 km el Sorio, kaj je 158 km el Burgoso. La areo de ties teritorio estas de 54,01 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°16′02″N 3°08′44″Ok.

Situo de Campisábalos ene de la provinco Gvadalaĥaro.

La teritorio de Campisábalos situas en la nordokcidenta pinto de la provinco Gvadalaĥaro, ĉe la limo kun la provinco Soria. Ĝi troviĝas ene de la komarko Montaro de Gvadalaĥaro, unu el kvar en kiuj dividiĝas la provinco. La najbaraj municipoj estas la jenaj:

Nordokcidente: Cantalojas Norde: Montejo de Tiermes (Soria) kaj Retortillo de Soria Nordoriente: Retortillo de Soria
Okcidente: Cantalojas Oriente: Somolinos
Sudokcidente: Galve de Sorbe Sude: Galve de Sorbe; Condemios de Arriba kaj Condemios de Abajo Sudoriente: Condemios de Abajo kaj Albendiego

Historio[redakti | redakti fonton]

Romiaj restaĵoj de Tiermes, je 15 km el Campisábalos. Oni supozas ke la aktuala municipa teritorio formis parton de la areo kontrolita de tiu romia municipium.

Estis setlantoj jam en epoko de Bronzepoko kaj la Romia Imperio. En epoko de visigotoj estis malpli da loĝantoj, kaj same en epoko de Al-Andalus, kiam la karaktero de la regiono kiel limo inter kristanaj kaj islamaj teritorioj malhelpis eĉ la profiton de brutobredado. Post diversaj konkistoj fare de ambaŭ flankoj, la definitiva rekonkero estis farita de kristanoj en la 12-a jarcento. Dum la transiro de la 12-a al la 13-a jarcentoj oni konstruis sian preĝejon de Sankta Bartolomeo. Poste, en 1269, aperis la unua konata skribita mencio de la toponimo en informo kie oni indikis la kunlaborantojn por katedro de gramatiko en Atienza.[1]

En la 17-a jarcento jam ekzistis en la vilaĝo hospitalo kreita iam antaŭe fare de hidalgo bonfara kiu ankaŭ konstruigis kapelon ĉe la preĝejo por esti entombigita en ĝi. La vilaĝo aperis informo en 1753 ene de la katastro de Ensenada kie oni registris ke estis 66 domoj, dediĉitaj ĉefe al la agrikulturo kaj brutobredado; 2 pastroj; trinkejo kaj la citita hospitalo.​​

Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo ĝi estis pormomente punkto de milita grupigejo de la hispanoj kaj eĉ estis hejmo de 200 soldatoj.[2] Administracie, la vilaĝo situiĝis ene de la teritorio intendencia de Sorio ĝis la reformo administracia de Javier de Burgos enkadrigis en 1833 ene de la provinco Gvadalaĥaro.

Baldomero Espartero. Campisábalos estis unu el la setlejoj kiujn li uzis kiel ĝenerala stabanaro dum sia persekutado de la Reĝa Ekspedicio en 1837.

En la komenco de la Unua Karlisma Milito okazis luktoj en la municipa teritorio pere de kiuj la trupoj izabelaj (de la reĝino) sukcesis neŭtraligi partion estrita de Juan Manuel Balmaseda, unu el ĉefaj karlismaj estroj de Kastilio la Malnova.[3]​ Post la malsukceso de la Reĝa Ekspedicio en 1837, la ribeluloj setlis en la vilaĝo dum sia fuĝo kaj tuj poste, la generalo Baldomero Espartero establis tie sian stabanaron post bataleto de sia ariergardo en najbara Somolinos.[4] En 1839, la vilaĝo kaj aliaj najbaraj estis atakitaj de Balmaseda estre de roto de 100 karlistoj.[5] Post la milito, la nombro de loĝantoj kreskiĝis ĝis ĉirkaŭ 457 kaj poste, ĝis maksimumo de 640 en 1877.[6]

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam super la 600 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 494 loĝantoj en 1950 al 68, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Campisábalos, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Campisábalos kie oni falis al la nunaj 68.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Laŭ la rura censo de 2009, en la municipo ekzistis 13 ruraj ekspluatejoj kiuj korespondis al 11 posedantoj aŭ respondeculoj.​ El uso agrícola es minoritario. A él se dedicaban 290 ha que suponían el 6 % de la superficie total de las explotaciones y que se usaban para el cultivo de herbáceos.​ La cabaña ganadera se componía de 1352 cabezas (289 de bovino y 1063 de ovino) y tenía a su disposición 2496 ha de pastos. Dentro del sector secundario solo existe una pequeña empresa con un trabajador. En el sector terciario, por su parte, hay otras dos que emplean a cuatro personas.[7]

En januaro 2017 estis 9 personoj en la Sociala Sekureco: 6 kiel aŭtonomoj kaj 3 en la Ĝenerala Reĝimo.[8] Nur unu persono estis registrita kiel senlaborulo en Campisábalos.[9]

Turismo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Sankta Bartolomeo de stilo romanika.

Menciindas la preĝejo de Sankta Bartolomeo de stilo romanika rura kies elementoj plej antikvaj datas de la 12-a jarcento. Ĝi estis deklarita Havaĵo de Kultura Intereso en 1965[10] kaj ĝia vizito formas parton de du turismaj itineroj: la «vojo de la rura romaniko en Gvadalaĥaro» kaj la «vojo de la Montaro».

Krome granda parto de ĝia teritorio formas parton de natura loko protektita klasigita kiel «Zono de Speciala Konservado». El la ĉirkaŭaĵoj elstaras la arbaro de fagoj de la Tejera Negra situa je 20 km de distanco (en rekta linio) de la urba kerno. La urbodomo informas en sia retejo pri totalo de ok vojoj de loka kamparmarŝado kun diversaj longoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Historia de Campisábalos». Ayuntamiento de Campisábalos. 2017. [1] Arkivigite je 2018-02-19 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 12an de Decembro 2017.
  2. «Idea del estado de Castilla la Vieja». Semanario Patriótico. 14a de februaro 1811. p. 319. [2] Konsultita la 12an de Decembro 2017.
  3. «España. Idem 12». Diario Balear (88). 27a de februaro 1833. p. 2. [3] Konsultita la 12an de Decembro 2017.
  4. «Alcance». El Constitucional (69). 8a de oktobro 1837. p. 3. [4] Konsultita la 13an de Decembro 2017.
  5. «Correrías de Balmaseda». El Correo Nacional (406). 28 de marzo de 1839. p. 3. Consultado el 9 de marzo de 2017.
  6. «Provincia: 19 Guadalajara. Municipio: 19061 Campisábalos». Alteraciones de los municipios en los Censos de Población desde 1842. Instituto Nacional de Estadística. 2017. [5] Konsultita la 12an de Decembro 2017.
  7. «Ficha del municipio de Campisábalos». Estadísticas por municipio. Servicio de Estadística de Castilla-La Mancha. 2017. [6] Konsultita la 13an de Decembro 2017.
  8. «Datos Municipios. Último día del mes. Enero 2017». Estadísticas, Presupuestos y Estudios. Seguridad Social. 2017. [7] Konsultita la 13an de Decembro 2017.
  9. «Estadísticas por municipios. Enero 2017». Datos estadísticos de paro registrado y contratos por municipios. Servicio Público de Empleo Estatal (SEPE). 2017. [8] Arkivigite je 2017-03-13 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 13an de Decembro 2017.
  10. «Consulta a la base de datos de bienes inmuebles». Patrimonio Cultural. Ministerio de Educación, Cultura y Deporte. 2017. [9] Konsultita la 13an de Decembro 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]