Puebla de Beleña
Puebla de Beleña | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19229 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Fernando Senesteva Piñedo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 52 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1,58 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 53′ N, 3° 13′ U (mapo)40.889444444444-3.2194444444444Koordinatoj: 40° 53′ N, 3° 13′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 29,15 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Puebla de Beleña [+] | |||
Puebla de Beleña estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La censita loĝantaro en 2016 estis de 47 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,58 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Puebla de Beleña situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Campiña de Guadalajara en la okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 935 m super marnivelo; je 35 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 29,15 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°53′22″N 3°13′10″Ok.
Historio[redakti | redakti fonton]
Dum la unua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro foje estis preskaŭ ĉe la 300 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 281 loĝantoj en 1950 al 47, tio estis oni perdis pli ol 250 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Puebla de Beleña, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Puebla de Beleña kie oni falis al la nunaj 47.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Rura turismo: Lagetoj.