Valdesotos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valdesotos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19225
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Jaime Álvaro Tamayo González
Demografio
Loĝantaro 29  (2023) [+]
Loĝdenso 0,95 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 57′ N, 3° 20′ U (mapo)40.957222222222-3.3283333333333Koordinatoj: 40° 57′ N, 3° 20′ U (mapo) [+]
Alto 844 m [+]
Areo 27,3 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Valdesotos (Hispanio)
Valdesotos (Hispanio)
DEC
Valdesotos
Valdesotos
Situo de Valdesotos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdesotos [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Valdesotos [baldeSOtos] (Valo de Veprejo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 26 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,95 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Valdesotos situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 844 m super marnivelo; je 51 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 27,3 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°57′26″N 3°19′42″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam proksime de la 200 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 187 loĝantoj en 1950 al 26, tio estis oni perdis pli ol 150 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Valdesotos, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Valdesotos kie oni falis al la nunaj 26.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Vidindaĵo estas preĝejo kun sonorilturo de du aperturoj kaj unu sonorilo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]