Mohernando
| Mohernando | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Lando | Hispanio | ||
| Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
| Provinco | Gvadalaĥaro | ||
| Komarko | Kamparo de Gvadalaĥaro | ||
| Poŝtkodo | 19226 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 190 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 40° 48′ N, 3° 10′ U (mapo)40.803888888889-3.1738888888889Koordinatoj: 40° 48′ N, 3° 10′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 776 m [+] | ||
| Areo | 26,36 km² (2 636 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||


Mohernando estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2025 en la municipo vivis 190 loĝantoj sur areo de 26,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7,2 loĝantoj/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Mohernando situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Campiña de Guadalajara en la okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 782 m super marnivelo; je 23 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°48′14″N 3°10′26″Ok. Najbaras la municipoj Alarilla, Heras de Ayuso, Ciruelas, Yunquera de Henares, Málaga del Fresno, Robledillo de Mohernando kaj Humanes.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 175 en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20-a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Mohernando, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Mohernando kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 190 en 2025. En la lastaj jaroj oni rekuperis loĝantaron pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.





