Gascueña de Bornova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gascueña de Bornova
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19...
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Miguel Somolinos Parra (PP)
Demografio
Loĝantaro 31  (2023) [+]
Loĝdenso 1,32 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 9′ N, 3° 1′ U (mapo)41.143055555556-3.0183333333333Koordinatoj: 41° 9′ N, 3° 1′ U (mapo) [+]
Alto 1 239 m [+]
Areo 26,52 km²
Gascueña de Bornova (Hispanio)
Gascueña de Bornova (Hispanio)
DEC
Gascueña de Bornova
Gascueña de Bornova
Situo de Gascueña de Bornova

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gascueña de Bornova [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Gascueña de Bornova estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. La domaro estas sur deklivo de la montaro Alto del Rey.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 35 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,32 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Gascueña de Bornova situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1 235 m super marnivelo; je 77 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 202 km el Toledo, je 132 km el Madrido, je 547 km el Barcelono, je 389 km el Valencio. La areo de ties teritorio estas de 26,52 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kvankam la vilaĝo atingis pli ol 500 loĝantojn meze de la 19-a jarcento (ekzemple 521 en 1877) poste venis dekadenco pro malriĉeco, aparteco ktp.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 280 loĝantoj en 1940 al 35, tio estis oni perdis pli ol 200 loĝantojn (preskaŭ 500 totale) pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Gascueña de Bornova, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Gascueña de Bornova kie oni falis al la nunaj 35.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]