Valdepeñas de la Sierra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Valdepeñas de la Sierra
Valdepeñas de la Sierra 01.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 191843
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Ángeles Herrera López (PP)
Demografio
Loĝantaro 168  (2018) [+]
Loĝdenso 2 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 54′ N, 3° 23′ U40.908055555556-3.3875Koordinatoj: 40° 54′ N, 3° 23′ U [+]
Alto 916 m [+]
Areo 70 km² (7 000 ha)
Situo de Valdepeñas de la Sierra
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Valdepeñas de la Sierra [+]
Information icon.svg
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Valdepeñas de la Sierra (Valo de la Rokoj de la Montaro) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Estas du domaroj, nome Alpedrete de la Sierra kaj Valdepeñas de la Sierra.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas valdepeñero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 182 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,6 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Valdepeñas de la Sierra situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 908 m super marnivelo; je 47 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 70 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°54′29″N 3°23′15″Ok.

Nordokcidente: El Atazar kaj Puebla de la Sierra (Madrido) Norde: Tortuero Nordoriente: Tortuero
Okcidente: El Atazar (Madrido) kaj Patones (Madrido) Rosa de los vientos.svg Oriente: Tortuero kaj Puebla de Valles
Sudkcidente: Uceda Sude: Casa de Uceda Sudoriente: Villaseca de Uceda kaj Matarrubia

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo Valdepeñas de la Sierra troviĝas nordokcidente de la provinco Gvadalaĥaro, je 44 km de la provinca ĉefurbo kaj je 70 km de Madrido, ŝtata ĉefurbo. La rivero Jarama fluas tra la suda parto de la teritorio. Situa en la Norda Montaro de Gvadalaĥaro, 40 km² de la 70 km² de la municipa etendo estas ene de la limoj de la Natura Parko de la Norda Montaro de Gvadalaĥaro.[1] La plej alta punkto de la municipo estas la monteto Torrecilla, de 1572 msm,[2]​ situa sur la norda angulo de la municipa limo. Estas geodeziaj punktoj en la municipo en la montopinto Somosierra (1437 msm)[3] kaj en Guadarrama,[4]​ malgranda altaĵo je 990 msm en la suda parto de la municipo. La pli malalta alto super la marnivelo estas 700 msm ĉe kiuj estas la fluejo de la rivero Lozoya tuj antaŭ unuiĝi al la rivero Jarama kiam tiu abandonas tra la sudokcidento la teritorion de Valdepeñas de la Sierra.​ La ĉefa urba kerno troviĝas je alto de 906 msm.​

Ravinoj en la municipa teritorio, ĉe Pontón de la Oliva.

Historio[redakti | redakti fonton]

Placo de la Ulmo. Moderna kruco troviĝas en la dekstra parto de la foto.

Proksime de la urba kerno oni trovis en kavaĵo en 1990 prahistoriajn pentraĵojn de kelkaj ruĝaj homaj figuroj.[5] En aliaj oni trovis restaĵojn de sonorilformaj pokaloj.[6]

Dum la periodo de Al-Andalus, la areo kiun nuntempe okupas la provinco Gvadalaĥaro apartenis al la Lima Regiono, formante parton de la orienta distrikto malmulte loĝata, el kiu la urbo Gvadalaĥaro (Madīnat al-Faray) estis ĉefurbo. Aliaj islamaj fortikaĵoj proksimaj al Valdepeñas de la Sierra estis inter aliaj tiuj de Atienza, TalamancaHita.[7]

La zono estis donita de Al-Mamun, reĝo de la Tajfo de Toledo, al Alfonso la 6-a en 1072,[8] kaj ĝi ekformis parton de la komunumo "de villa y tierra" de Uceda. Post tiu estis donita de la reĝino Urraca al Fernando García de Hita en 1119, en 1222 la reĝo Fernando la 3-a donis tiun senjorion al la episkopo de Toledo. Tio pluis dum la tuta Mezepoko,[9] ĝis jam en la Moderna Epoko, fine de la 16-a jarcento Filipo la 2-a donis la kategorion de villa.[10]​ En la 16-a jarcento la Relación de la villa de Uceda, sendita al Filipo la 2-a en 1571, kalkulis la loĝantaron de Valdepeñas de la Sierra en 150 loĝantoj.[11]

La rivero Lozoya, kiu limas kun la Madrida Regiono, konstituas grandan parton de la okcidenta bordo de la municipo.

En la informo de la Markizo de Ensenada de 1752, oni dokumentis ke Valdepeñas de la Sierra kultivis vinon, olivojn kaj tritikon, krom hordeon kaj sekalon. Oni produkis ankaŭ mielon (el 80 al 90 abelujoj). Inter brutobredado ŝafoj plej abundis (pli ol 5 000), sekve de kaproj (pli ol 2 000). Estis 42 paroj da muloj kaj ok da oksoj. En la vilaĝo estis tiam viandovendejo, trinkejo, apoteko, du olivmuelejoj kaj du tritikmuelejoj, krom 210 loĝejoj.[12]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 800 loĝantoj en 1920 al 182, tio estis oni perdis pli ol 600 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Valdepeñas de la Sierra, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Valdepeñas de la Sierra kie oni falis al la nunaj 182.

El la dua duono de la 20-a jarcento ĝis la aktualo, samtempe al la akra senloĝigo de la kampara medio en la provinco Gvadalaĥaro, relative al la municipo elstaras la diversaj iniciatoj kiuj el superaj administraciaj instancoj estis deciditaj por laŭleĝigi pli fortan madian protekton de Valdepeñas de la Sierra, en la ĝenerala kunteksto de la Norda Montaro de Gvadalaĥaro. En 1961 oni aprobis planon de natura rekuperado kaj rearbarigo pere de pinoj de la zono inter la rivero Lozoya kaj la rivero Jarama, kiu enhavas parton de la iamaj municipaj teritorioj de Alpedrete de la Sierra kaj de Valdepeñas de la Sierra, krom de Tortuero.[13]​ Post unu jardeko, en 1973, oni deklaris, kun aliaj dekdu areoj de ĉasado, la kreadon de la Ĉasrezervejo de Sonsaz, kiu inkludis ankaŭ parton de la municipo. La ĉas-specioj estis la kapreolo por granda ĉaso kaj la ruĝa perdriko por malgranda ĉaso.[14] En 2011 oni kreis novan median protekteron, nome la Natura Parko de la Norda Montaro de Gvadalaĥaro, kiu inkludas la parton de la municipo jam inkludita ene de la Ĉasrezervejo de Sonsaz.[15]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de la vilaĝo.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

La municipo havas malfortan ekonomion. La agrikulturo okupis en 2007 la 18,2 % de la totalo de 33 laboristoj. La ĉefaj sektoroj en tiu sama periodo estis la konstruado (39,4 % de la laboristoj) kaj servoj (39,4 % de la laboristoj). Ununura laboristo (3 % de la totalo) dediĉis sin al la industrio elfosa.[16] Ĉe la rivero Jarama, ekster la urba kerno, estas elfosejo de konstrumatrailo (sablo, gruzo ktp.) kies posedanto estas Áridos Madrigal S.L. Ties aktiveco estas limigita de la natura transformo okazigita de tiu industrio de elfosado. La municipo havas municipan subĉielan naĝejon, kiu funkcias somere.[17]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ley 5/2011, de 10 de marzo, de declaración del Parque Natural de la Sierra Norte de Guadalajara. DOCM, nº56, de 22 de marzo de 2011.
  2. «Mapa (Valdepeñas de la Sierra) 1:50.000». Mapa Topográfico Nacional de España MTN50 (Madrid: Centro Nacional de Información Geográfica (CNIG)) (485).
  3. Servicio de Programas Geodésicos - Subdirección General de Geodesia y Cartografía, ed. (novembro 2012). «Reseña del Vértice Geodésico de Somosierra (1437 msnm)» (pdf). Instituto Geográfico Nacional. [1] Konsultita la 11an de decembro 2017.
  4. Servicio de Programas Geodésicos - Subdirección General de Geodesia y Cartografía, ed. (novembro 2012). «Reseña del Vértice Geodésico de Guadarrama (990 msnm)» (pdf). Instituto Geográfico Nacional. [2] Konsultita la 11an de decembro 2017.
  5. Alcolea González et al., 1993, pp. 85-108.
  6. Junta de Comunidades de Castilla-La Mancha (ed.). «Cuenco campaniforme. Cueva del Destete (Valdepeñas de la Sierra)». [3] Konsultita la 11an de Decembro 2017.
  7. Herrera Casado, 1985, pp. 13-15.
  8. ORTIZ, Antonio. Historia de Guadalajara. Editorial Aache. Guadalajara, 2006. ISBN 84-96236-82-X. Paĝo 35.
  9. Herrera Casado, 1989, p. 1.
  10. Herrera Casado, 2000, p. 1: «Como dicha villa, perteneció al señorío de los arzobispos de Toledo, hasta fines del siglo XVI, en que Felipe II le concedió el privilegio de villazgo, y quedó exenta y libre».
  11. García López, 1992, pp. 178-189.
  12. Pérez Arribas, 2000, pp. 22-26.
  13. Dekreto 585/1961, de 16a de marto, por el que se aprueba el plan de restauración hidrológica-forestal de la vertiente derecha del río Jarama e izquierda del río Lozoya, en términos municipales de Valdepeñas de la Sierra, Alpedrete de la Sierra y Tortuero, de la provincia de Guadalajara. Boletín Oficial del Estado, núm. 86, de 11a de aprilo de 1961.
  14. Ley 2/1973, del 17 de marzo, de creación de trece reservas nacionales de caza. Boletín Oficial del Estado núm. 69 de 21a de marto 1973.
  15. Ley 5/2011, del 10 de Marzo, de declaración del Parque Natural de la Sierra Norte de Guadalajara. Boletín Oficial del Estado, múm. 104, de 2a de majo 2011.
  16. Caja España (Datos de 2007 del Ministerio de Empleo y Seguridad Social).
  17. Ficha Municipal 2012 de Valdepeñas de la Sierra, Caja España (Datos de 2011 del Padrón Municipal).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]