Cantalojas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cantalojas
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19274, 19275
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Jose Ramón Fernández Gordo
Demografio
Loĝantaro 126  (2023) [+]
Loĝdenso 1,05 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 14′ N, 3° 15′ U (mapo)41.234444444444-3.2463888888889Koordinatoj: 41° 14′ N, 3° 15′ U (mapo) [+]
Alto 1 314 m [+]
Areo 159,00 km²
Cantalojas (Hispanio)
Cantalojas (Hispanio)
DEC
Cantalojas
Cantalojas
Situo de Cantalojas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cantalojas [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Cantalojas [kantaLOĥas] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas cantalojano [kantaloĤAno]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 167 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,05 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Cantalojas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1314 m super marnivelo; je 95 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 159,00 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°14′04″N 3°14′47″Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pro ĝia situo geografie, la ĉirkaŭoj de la municipo estas montaraj. Cantalojas troviĝas trafluita de la riveroj Lillas kaj Zarzas, kiu poste, kiam ili enkanjoniĝas, estas konataj kiel la rivero de La Hoz (gorĝo), siavice alfluantoj de la rivero Sorbe, kiuj kreas belajn pejzaĝojn, kelkaj el kiuj malfacile alireblaj.

La klimato de Cantalojas estas mediteranea, kun klara kontinenteco. Estas malvarma vintre kaj milda en la monatoj de somero. Dum en somero oni ne superas kutime la 30 gradoojn, en vintro oni atingas temperaturojn de ĉirkaŭ -15 kaj -20 gradoj, kaj lajara averaĝo neniam alvenas al 8 gradoj.

Fagarbaro Tejera Negra.

Parto de la municipio Cantalojas troviĝas ene de la natura parko de la Norda Montaro de Gvadalaĥaro. Krome, en ĝia municipa teritorio troviĝas la fagarbaro Tejera Negra,[1]​ kiu kun la najbara Hayedo de Montejo, en Montejo de la Sierra (Madrido), estas unu de la plej sudaj fagarbaroj de Eŭropo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ situo kaj distribuado de antaŭromiaj popoloj plej ofte akceptita, la teritorio estis okupita de keltiberoj.[2] Fakte, la loko estas ideala por paŝtistoj de altaĵoj kaj brutobredado. Same nuntempe tio ankoraŭ estaa ĉefa riĉo de la vilaĝo, certe tio okazis ankaŭ pasintece. Cantalojas apartenis, post la reconquista de la zono fare de kristanoj, al la teritorio Comunidad de Villa y Tierra de Ayllón, kaj tie restis por ties sinsekvaj posedantoj, ĝis ĵusaj epokoj.[3]​ Tiu komunumo estis integrita en la provinco Segovio. En la provinca reformo de 1833, la teritorio Sexmo de la Transierra (Cantalojas kaj aliaj) estis aligitaj al la provinco Gvadalaĥaro.

En la provinco Gvadalaĥaro ankoraŭ estas kvar vilaĝoj de la Común de Ayllón: nome Campillo de Ranas, Cantalojas, Majaelrayo kaj Villacadima. Tiuj estis parto de sesma, tiu de Transierra estis komponita de totalo de kvar vilaĝoj kaj unu konsilantaro,[4] kaj ili estas en la suda deklivaro, kaj al la akvokolekta baseno de la rivero Taĵo.

Proksime al la vilaĝo, sur altaĵo super la profunda fluejo de la rivero Sorbe, en la loko konata kiel El Castillar, restas la ruinaj restoj de kastelo, kiu en Cantalojas estas atribuita al la maŭroj, kaj kiu sendube estis dekomence kastro de iberoj kaj, poste, profitita kiel gvatoturo kaj malgranda milita fortikaĵo en la Mezepoko, por kontroli la ofta pasadon tra tiu landlima zono inter ambaŭ altebenaĵoj (norda kaj suda).[5]​ Tiuj ruinoj estas de la kastelo de Diempures kiu estas menciita en la Foruo de Atienza en la 12-a jarcento kiel lima loko inter teritorioj foruaj kaj komunumaj de Atienza kaj Ayllón.[6]

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam super la 600 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 477 loĝantoj en 1950 al 167, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Cantalojas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Cantalojas kie oni falis al la nunaj 167. Somere tamen la fakta loĝantaro superas la 500 loĝantojn pro la reveno de la loĝantoj kiuj elmigris kaj revenas feritempe.

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Fakte la ĉefa enspezofonto estas la brutobredado de ŝafoj kaj bovoj, okupo faciligita de abundaj paŝtejoj, kaj turismo. Je ĉirkaŭ unu kilometro estas la ruinoj de la kastelo de Diempures. Gravis la Feria de Ganado (brutobreda foiro), kiu okazas ankoraŭ la 12an de oktobro, antaŭ la festo de la patronino, la Virgulino de Valdeiglesias.[7] Alia interesa festo estas tiu de Sankta Juliano Konfesisto, kiu iĝis la festo de la somerumantoj, meze de Aŭgusto.

Preĝejo de Sankta Juliano.

Kiel monumento menciindas la preĝejo de Sankta Juliano, romanika ununava kun absido kaj sonorilturo situa ĉe la okcidenta fasado; estas ankaŭ portiko kaj atrio. Rimarkindas la ŝtontajlistaj markoj.

La arkitekturo de Cantalojas elstaras pro la uzado de la nigra ardezo foje kiel nura konstrumaterialo, aliaj fojojn kombinita kun kalkoŝtono en anguloj kaj linteloj. Pro tio tiu vilaĝo estas kutime inkludita inter tiuj de la nomata nigra arkitekturo, karaktera de la Montaro de Gvadalaĥaro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nieto y Alegre, 1998, p. 170
  2. Vacas y Vacas, 2008, p. 34
  3. Vacas y Vacas, 2008, p. 154
  4. Nieto y Alegre, 1998, p. 36
  5. Vacas y Vacas, 2008, p. 154
  6. Vacas y Vacas, 2008, p. 47
  7. López, 2000, p. 108

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • López, J. Ramón (2000). Fiestas tradicionales de Guadalajara: una guía para conocerlas y disfrutarlas. Volumen 27 de Tierra de Guadalajara. AACHE Ediciones de Guadalajara. p. 117. ISBN 9788495179319. [1] Konsultita la 13an de Decembro 2017. (parta vido en la reta versio. Ligilo direktas al rilataj lokoj)
  • Madoz, Pascual (1846). Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar. tomo V. Madrid: Est. Literario-Tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti. p. 472.
  • Nieto, T.; Alegre, E. (1998). Guía de la arquitectura negra de Guadalajara: una guía para conocerla y visitarla. Volumen 20 de Tierra de Guadalajara. AACHE Ediciones de Guadalajara. p. 174. ISBN 9788495179005. [2] Konsultita la 13an de Decembro 2017. (parta vido en la reta versio. Ligilo direktas al rilataj lokoj)
  • Vacas, Pedro; Vacas, Mercedes (2008). Cantalojas, canto a voces. Visión Libros. p. 373. ISBN 9788498862348. [3]Konsultita la 13an de Decembro 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]