Millana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Millana
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19127
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro María Soledad Lope Pardo (PP)
Demografio
Loĝantaro 113  (2023) [+]
Loĝdenso 4,31 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 31′ N, 2° 34′ U (mapo)40.508611111111-2.5697222222222Koordinatoj: 40° 31′ N, 2° 34′ U (mapo) [+]
Alto 825 m [+]
Areo 27,81 km²
Millana (Hispanio)
Millana (Hispanio)
DEC
Millana
Millana
Situo de Millana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Millana [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Millana [miĜAna] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 120 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,31 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Millana situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 825 m super marnivelo nome sur la valo de la rivero Guadiela, ene de la nomata Hoya del Infantado; je 86 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 131 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 27,81 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°30′31″N 2°34′11″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la vilaĝo estas klare latina, kaj en ĝia teritorio oni trovis arkeologiajn restaĵojn de la epoko romia konsistantaj en setlejo kun sia nekropolo kaj pecoj da mozaikoj kaj ceramiko. Dum la Mezepoko la setlejo rehavis vivon, kvankam neniam tre grava. Ĝia historio estas komuna al ĉiuj aliaj vilaĝoj kiuj formas la Hoya del Infantado, speciale Alcocer kaj Salmerón, inter kiuj ĝi troviĝas.

Posat la Reconquista ĝi apartenis al Común de Villa y Tierra de Huete. Poste ĝi estis en la senjorlando de doña Mayor Guillén, pro donaco de la reĝo Alfonso la 10-a la Saĝulo, posedantino ankaŭ de la senjorlando de Cifuentes, ĉirkaŭ 1253.

Poste ĝi apartenis al la senjorlando de Villena, kun Don Juan Manuel. Ĝi estis ankaŭ de doña María de Albornoz kaj de ŝia edzo don Henriko de Villena la nekromanciulo, kaj pasis en la 15-a jarcento al povo de la familio Mendoza, kiu ricevis sian plej gravan titolon, nome tiuj de dukoj de la Infantado, el tiu tero alkaria. En la teritorio de tiu nobela familio restis jam ĝis la 19-a jarcento.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1950 al 120, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Millana, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Millana kie oni falis al la nunaj 120.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Romanikaj kapiteloj en unu de la portaloj de la Preĝejo de Santo Domingo de Silos.
  • Preĝejo de Santo Domingo de Silos kun ŝtontajlistaj markoj.
  • Ermitejo de la Virgulino de la Fuensanta
  • Domego de la familio Astudillo
  • Ermitejo de Sankta Sebastiano
  • Romia nekropolo

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Checa Torralba, J.A.; Checa Torralba, J.C. Millana, su historia, arte y costumbres. Aache. Guadalajara, 1999. ISBN 84-95179-18-0
  • Herrera Casado, Antonio. "Millana", en Glosario alcarreño, Tomo I. Nueva Alcarria. Guadalajara, 1974. ISBN 84-400-6960-X
  • Herrera Casado, Antonio. "Millana, una sorpresa románica", en Nueva Alcarria. 12 de mayo de 2000.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]