Condemios de Arriba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Condemios de Arriba
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19275
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Mariano Sánchez Martín
Demografio
Loĝantaro 116  (2023) [+]
Loĝdenso 2,92 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 13′ N, 3° 7′ U (mapo)41.216944444444-3.1244444444444Koordinatoj: 41° 13′ N, 3° 7′ U (mapo) [+]
Alto 1 317 m [+]
Areo 43,11 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Condemios de Arriba (Hispanio)
Condemios de Arriba (Hispanio)
DEC
Condemios de Arriba
Condemios de Arriba
Situo de Condemios de Arriba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Condemios de Arriba [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Condemios de Arriba estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas condemiense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 126 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,92 loĝ/km².

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004 2007 2013 2015
187 183 159 181 169 142 128

La vilaĝo Condemios de Arriba ankaŭ suferis fortan elmigradon de la vilaĝoj al urboj kiel MadridoBarcelono, aŭ regionoj industriigitaj kiel Eŭskio kaj ankaŭ multaj elmigris eksterlanden, ĉefe al Germanio.

Komence de la 21-a jarcento, la loĝantoj de Condemios povas dividiĝi en 4 grandaj grupoj: la indiĝena loĝantaro kiu ne elmigris kaj tiuj kiuj elmigris sed kiuj revenas al la vilaĝo post emeritiĝo (tiu grupo subdividiĝas inter kiuj loĝas en la vilaĝo la tutan jaron kaj tiuj kiuj venas nur el aprilo al oktobro).

Krome, Condemios havas trian grupon, nome nombraj enmigrintoj, ĉefe el Ukrainio kaj Rumanio, kiu setlis kaj integriĝis, kaj lastan grupon nome novruruloj, homoj kiuj forlasas la urbon kaj elektas malgrandan vilaĝon por loĝi en pli agrabla medio. Tiuj du grupoj plinovigis la averaĝan aĝon de la lokanoj kaj malhelpis la senloĝigon de la vilaĝo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Condemios de Arriba situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1317 m super marnivelo; je 89 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 43,11 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°13′01″N 3°07′28″Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Condemios de Arriba estas situa sur la Norda Montaro de Gvadalaĥaro, en la valo de la rivero Condemios, inter la altebenaĵo de Llanos kaj la montaro Poyato. Sude de Condemios troviĝas unu el malmultaj pinaroj kiuj restas en la provinco Gvadalaĥaro, kie eblas kolekti fungojn. Tiu pejzaĝo kontrastas kun la ebenaĵo Llanos, kiu dominas la nordon de la vilaĝo kaj kiu karakteras pro sia eroziigita aspekto kie aperis maraj fosilioj.

La plej grava rivero de la municipo estas la rivero Condemios, kiu elfluas en la pinaroj ĉe la vilaĝo kaj post ricevi la akvojn de la rivero Hoz descendas inter altaj ravinoj ĝis atingi la riveron Bornova. Alia grava rivero el kiu oni ekhavas akvon por la vilaĝo, estas la rivero Poyato kiu elfluas ĉe la roko samnoma.

Vido de Condemios de Arriba.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio estas komuna por Condemios de Abajo kaj Condemios de Arriba, ĉar ili havis komunan destinon. Ili apartenis post la reconquista al teritorio Común de Atienza kaj poste ili formis parton de la senjorio de Miedes, dum kelkaj jarcentoj en la povo de la familio de Infantado.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 126, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Condemios de Arriba, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Condemios de Arriba kie oni falis al la nunaj 126.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo, forstado kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. El arbaro oni produktis lignon kaj gravas ĉasado ĉefe de kapreoloj kaj aproj. Rura turismo lastatempe progresas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]