Caspueñas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Caspueñas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19412
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Jose Antonio Alonso Rodriguez
Demografio
Loĝantaro 138  (2023) [+]
Loĝdenso 6,49 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 42′ N, 2° 59′ U (mapo)40.693055555556-2.9786111111111Koordinatoj: 40° 42′ N, 2° 59′ U (mapo) [+]
Alto 855 m [+]
Areo 14,79 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Caspueñas (Hispanio)
Caspueñas (Hispanio)
DEC
Caspueñas
Caspueñas
Situo de Caspueñas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Caspueñas [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Caspueñas estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo, borde de la rivero Ungría.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas agallonero [agaĝoNEro]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 96 loĝantoj kaj la denseco estas de 6,49 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Caspueñas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Supra Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, do en ties centro, je altitudo de 855 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 14,79 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°41′35″N 2°58′43″Ok.

Heredajoĵ kaj historio[redakti | redakti fonton]

Inter ĝiaj monumentoj elstaras la paroĥa preĝejo de la 17-a jarcento, kun dato de 1624, kiel markite en unu de la ŝtonoj de la sakristio. La publika fontano de la placo estas de 1876. En la preĝejo estas memortabulo kiu indikas ke en tiu vilaĝo naskiĝis Alonso de Veracruz, monaĥo kaj filozofo en Meksiko.

Ĉe la bordoj de la rivero Ungría stariĝis kelkaj muelejoj, el kiuj tri en la teritorio de Caspueñas, kiuj funkciis kiel farunproduktaj muelejoj el la Mezepoko al mezo de la 20-a jarcento en kiu ili konvertiĝis en elektraj centraloj, kaj ekde 1973 al 1992 en fiŝbredejo por produktado de trutoj.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 96, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Caspueñas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Caspueñas kie oni falis al la nunaj 96.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004 2013 2015
47 81 87 98 104 97

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]