Maranchón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Maranchón
Maranchón (Guadalajara) Iglesia.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19280
Retpaĝaro [ www.maranchon.org]
Politiko
Urbestro José Luis Sastre Gozalo (PP)
Demografio
Loĝantaro 222  (2018) [+]
Loĝdenso 1 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 3′ N, 2° 12′ U41.048611111111-2.2036111111111Koordinatoj: 41° 3′ N, 2° 12′ U [+]
Alto 1 254 m [+]
Areo 153 32 km²
Situo de Maranchón
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Maranchón [+]
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Maranchón [maranĈON] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Krom la municipan ĉefurbon, la municipo enhavas ankaŭ la submunicipojn Codes, Balbacil, Turmiel kaj Clares.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Diversaj teorioj klopodas klarigi la devenon de la nomo de Maranchón. Unuflanke, oni proponis devenon el Marancho ("Larĝa Maro") reference al antikva lageto kie estis kie nun estas la domaro.[1] Aliflanke, oni propronis la antaŭromian devenon de la teritorio, derivita de la komenca iberlingva Mar, kiel limo, fino, limŝtono aŭ larĝa vojo, indikiloj de la limo inter la teroj dominitaj de arevakoj kaj de lusonoj.[2] Tiu teorio estus plifortigita per la rilato de la nomo de Maranchón kun la latina Murus, kiu signifus muregon, kaj kun la mozaraba Marr, kiu rilatus kun monteto kaj kun vojo aŭ transirejo, terlimo.[3]

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas maranchonés [maranĉoNES]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 246 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,6 loĝ/km².

Situo kaj geografio[redakti | redakti fonton]

Maranchón sub neĝo.
Maranchón; fone urbodomo.

Maranchón situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la nordorienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1256 m super marnivelo; je 99 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 158 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, kaj je 37 km el Molina de Aragón, plej proksima urbo. La areo de ties teritorio estas de 153,32 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°02′55″N 2°12′13″Ok.

Ĝi situas ĉe la Iberia Sistemo, ĉe la limo kun la provinco Soria kaj proksime de la provinco Zaragozo. Ene de la municipa teritorio estas montopasejo, nome montopasejo de Maranchón je 1254 msm, el kies proksimaĵo elfluas la rivero Tajuña.[4]

La granda altitudo kaj la situo de la domaro en montaro havigas mildan klimaton en somero, kiu ne superas 30 °C de maksimuma temperaturo, al sub 10 °C nokte. En vintro la temperaturo povas subiri ĝis -20 °C, kun maksimumoj kiuj ne kutimas superi 7 °C, kaj okazas oftaj frostoj.

La municipa teritorio de la vilaĝo enhavas juniperan arbaron kiu ĉirkaŭs la domaron norde. La vilaĝo estas nur je 15 km de la Natura Parko de Alto Tajo kaj je 40 km de la Natura Parko de Barranco del Río Dulce.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis foje ĉirkaŭ 2 000 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1 415 loĝantoj en 1940 al 246, tio estis oni perdis pli ol 1 200 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Maranchón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Maranchón kie oni falis al la nunaj 246.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo, forstado kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Rura turismo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La ermitejo de la Virgulino de la Ulmoj.
  • La preĝejo de Nia Sinjorino de la Ĉieliro.
  • La Horloĝturo.
  • La Taŭrludejo.
  • La ŝtona tablo.
  • La malnova fontano.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Agustín, Margarita. Maranchón: el recuerdo del pasado. Tierra Molinesa. Guadalajara, 1985. Paĝoj 16-17.
  2. Ranz Yubero, José Antonio. Diccionario de toponimia de Guadalajara. Aache. Guadalajara, 2007.
  3. Nebot, Natividad. Toponimia del alto Mijares y del alto Palancia. Diputación de Castellón. Castellón, 1991.
  4. Alcolea Moratilla, Miguel Ángel; García Alvarado, José María (2006). «El agua en la Comunidad de Madrid». Observatorio Medioambiental (9). ISSN 1139-1987. p. 69.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]