Chequilla
Chequilla | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Elisabet Panella Checa | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 16 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 1,05 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 36′ N, 1° 50′ U (mapo)40.607222222222-1.8266666666667Koordinatoj: 40° 36′ N, 1° 50′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 361 m [+] | ||
Areo | 15,30 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Chequilla [ĉeKIĝa] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. La municipo estas situa en la Natura Parko de Alto Tajo, en la valo de la rivero Cabrillas. Tamen, ĝi apartenas al la Senjorio de Molina de Aragón. En 2015 estis 21 loĝantoj. Chequilla elstaras pro la rokaj formacioj de ruĝa sabloŝtono. La plej elstaraj vizitindaj lokoj estas la jenaj: Checa, Megina, Peralejos de las Truchas, Cueva el Tomero, ermitejo de la Virgulino de Ribagorda kaj Traíd.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La loĝanto nomiĝas chequillano [ĉekiĜAno]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 16 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,05 loĝ/km².
Nordokcidente: Megina | Norde: Traíd | Nordoriente: Traíd |
Okcidente: Megina | ![]() |
Oriente: Checa |
Sudokcidente: Peralejos de las Truchas | Sude: Checa | Sudoriente: Checa |
Situo kaj geografio[redakti | redakti fonton]
Chequilla situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la sudorienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1355 m super marnivelo; je 175 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 15,30 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.
La klimato de Chequilla estas de tipo mediteranea, sufiĉe kontinenta. Ĝi estas malvarma, pro sia granda altitudo kaj orientiĝo. Frostas ĝis junio, kaj la vintroj estas akraj, foje (2007) oni atingas temperaturojn de ĝis -20 gradoj kaj la periodo de frostoj etendiĝas ekde oktobro al foje eĉ ĝis junio, kaj la periodo de neĝofalo etendiĝas de novembro al aprilo, kaj oni registris maksimumajn temperaturojn subnulajn. La someroj estas nevarmaj, kun maksimumoj kiuj apenaŭ superas la 30 gradojn kaj minimumaj kiuj rare superas 12 gradojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
Dum la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis foje ĉirkaŭ la 200 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 202 loĝantoj en 1940 al 16, tio estis oni perdis preskaŭ 200 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Chequilla, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Chequilla kie oni falis al la nunaj 16.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.