Rillo de Gallo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rillo de Gallo
Fuente.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19340 [+]
Retpaĝaro [3]
Politiko
Urbestro Pablo Abanádes Herráiz
Demografio
Loĝantaro 44  (2018) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 52′ N, 1° 56′ U40.867222222222-1.9361111111111Koordinatoj: 40° 52′ N, 1° 56′ U [+]
Alto 1 055 m [+]
Areo 24 88 km²
Situo de Rillo de Gallo
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Rillo de Gallo [+]
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Rillo de Gallo estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas rillano. La censita loĝantaro en 2016 estis de 52 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,4 loĝ/km².

Situo kaj geografio[redakti | redakti fonton]

Rillo de Gallo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.055 m super marnivelo, kaj maksimuma alto en la monteto Loma de las Matillas je 1.404 metroj de altitudo; je 135 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 24,88 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°52′02″N 1°56′10″Ok.

La municipa teritorio de Rillo de Gallo limas norde kun Pardos kaj Torrubia, sude kun Corduente, oriente kun Rueda de la Sierra kaj kun Molina de Aragón kaj okcidente kun Herrería.

La rivero Gallo, kiu havigas duan nomon al la municipo fluas malproksime de la urba kerno, sed ja irigacias ĝiajn terojn. Aliaj fluiĵoj estas la riveroj Viejo, Herrería aŭ Saúco kaj Seco.

Estas fosilia arbaro el Permio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Rillo de Gallo estis unu el unuaj lokoj de Hispanio kie oni ttrovis spuron de dinosaŭro. Tio okazis en 1896 kiam lokano trovis "la ŝtonan kruron de bestaĉo", kiun la tiamaj fakuloj priskribis kiel "ŝtonigita kruro de fortika animalo" kiun ili identigis kun chirotherium.[1]​ Montro de la pruvoj de ekzistado de reptilioj en la fosilia registraro estas ĝiaj spuroj de Triaso, kiuj troviĝas en la Geomina Muzeo de Hispanio en Madrido.

Dum la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam ĉe 300 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 324 loĝantoj en 1960 al 52, tio estis oni perdis preskaŭ 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Rillo de Gallo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Rillo de Gallo kie oni falis al la nunaj 52.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Turismo: naturo, geologiaj interesaĵoj kaj fosilioj (paleontologio). En kuirarto elstaras la kolbasoj, inter kiuj menciindas sangokolbasoj kaj ĉorizoj.

Monumentoj kaj aliaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

El Capricho (la kaprico).


  • La preĝejo estas malgranda edifico kun sonorilmuro okcidente kaj simpla pordo duoncirkla sude, kiu rememorigas pri mezepoka origino.
  • La domego de la markzioj de Embid, de drastaj tradiciaj linioj, kun granda baroka blazono super la pordo; kaj en la centro de la placo la fontano dediĉita kiel monumento al Calixto Rodríguez.
  • El Capricho Rillano (la kaprico) konstruita de Juan Antonio Martínez borde de la ŝoseo N-211 km 54, nome edifico de imitado al modernismo kiu sekvas modelojn de Antoni Gaudí. La domo, konstruita el ŝtono, inkludas elementojn el forĝado kaj neregula mozaiko ŝajnigantaj de la verko de Gaudí. Eble la plej elstarasu elemento estas la serpento el la teraso laŭlonge de la konstruaĵo, alude al legendo kolektita jam en la 17-a jarcento fare de Francisco Núñez, pri la ekzisto de giganta serpento en la proksima kultivarbaro Villacabras, tiom alta kiom homo, kiu estis vidita ofte.[2]
  • Abrigo del Llano (Rillo I kaj Rillo II) du restaĵoj de rokpentraĵoj deklarita Homa Heredaĵo de UNESCO en 1998 kaj Havaĵo de Kultura Intereso el 17a de februaro 1997.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Actas de la Sociedad Española de Historia Natural (1897), paĝoj 27-29.
  2. «RILLO DE GALLO - La casa de Juan Antonio». www.rillo-de-gallo.com. [1] Konsultita la 26an de Decembro 2017.
  3. «RILLO DE GALLO historia». www.rillo-de-gallo.com. [2] Konsultita la 26an de Decembro 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]