Edifico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Preĝejo de Darmstadt. Edifico povas evolui diversmaniere tra la tempo, respegulante ofte la diferencajn epokojn de urbo.

Edifico estas domkaraktera grava konstruaĵo, kies skalo superas bezonojn de individuo, diference de inĝenieraj konstruaĵoj apartenantaj al infrastrukturo de civilizita homa medio: ponto, ŝoseo, tunelo, energetika lineo aŭ dukto k.a. Konstruaĵo povas esti ĉio ajn ankoraŭ konstruata, dum edifico estas preta konstruaĵo de doma tipo.

La terminon enkondukis en Esperanton Francisco Azorín Izquierdo en 1932 en sia Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruarto kaj metio) kun 2000 desegnoj. Azorin difinas edificon: Konstruaĵo havanta internan spacon por loĝa, religia, milita, amuza celo. Edifici = konstrui edificon. – La terminon tie akompanas bildo kaj ekvivalentoj: (es) edificio; (po) edificio; (it) edifizio; (fr) édifice, bâtiment; (en) edifice, building; (de) Gebäude, (oediculum).[1] Kaj li indikas etimologion el la latina oedificium el aedes + fadere (konstruaĵo fari). Kaj li aldonas teknikan terminon Edifici por konstrui edificon.[2]

La termino estas listigita ankaŭ en Nepivaj Vortoj de André Cherpillod (1988), ankaŭ en vortaroj korea, japana kaj nova ĉeĥa.

Konstruaĵo de teatro estas plivere nur konstruata teatro, kie laboras masonistoj, edifico de teatro estas jam preta domo, en kiu oni jam prezentas spektaklojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 62.
  2. Azorín, samloke.