Miño de Medinaceli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Miño de Medinaceli
Miño Medinaceli.JPG
Administrado
Poŝtkodo 42230 [+]
Demografio
Loĝantaro 83  (2021) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 11′ N, 2° 31′ U (mapo)41.189722222222-2.5180555555556Koordinatoj: 41° 11′ N, 2° 31′ U (mapo) [+]
Alto 1 161 m [+]
Areo 56,25 km² (5 625 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Miño de Medinaceli
Situo de Miño de Medinaceli

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Miño de Medinaceli [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Miño de Medinaceli [MInjo demedinaZEli] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, sude de la provinco Sorio kaj en la komarko Tierra de Medinaceli en la plej sudoriento de la provinco, nome en la subkomarko de Arcos de Jalón.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tierra de Medinaceli en la sudoriento de la provinco Sorio.
Loko de Miño de Medinaceli en la provinco Sorio.
Conquezuela.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 56,25 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 83 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 400 loĝantojn el la 1970-aj jaroj.

Ĝi distas 75 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Ambrona, Conquezuela, Ventosa del Ducado kaj Miño de Medinaceli. Ĝi limas kun Sienes, Sigüenza, Yelo kaj Medinaceli.

En ĝia teritorio estas grava areo por naturo, nome flaŭro kaj faŭno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Miño estis unu el 28 loĝlokoj de Sorio kiu formis parton de la teritorio de la nobela Familio de Medinaceli, ekde ĝia kreado kaj dum jarcentoj, kun Alcubilla de las Peñas, Ambrona, Arbujuelo, Avenales, Azcamellas, Beltéjar, Benamira, Blocona, Conquezuela, Corvesín, Fuencaliente de Medinaceli, Lodares del Ducado, Medinaceli, Salinas, Somaén, Torralba del Moral, Ures, Ventosa del Ducado, Velilla de Medinaceli kaj Yelo, inter aliaj. Fine de la 15-a jarcento ĝi iĝis Duklando.

Meze de la 19-a jarcento la loĝloko havis 39 domojn. Kiel kuriozaĵo, en la tiama Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar oni informas, ke la abundo de "bonkvalitaj" hirudoj de la lageto malpliiĝis pro la forta elpreno kiun faris el ili la francoj dum la Milito de Hispana Sendependigo.

Estis fervojo (kaj farunfabriko) ekde 1892 ĝis la 1980-aj jaroj. Ankaŭ la banko fermiĝis en la 2010-aj jaroj.

En la 1960-aj jaroj la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Ambrona.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Estas ventogeneratoroj.

Inter vidindaĵoj estas la romanika preĝejo de Sankta Mikaelo, tradicia arkitekturo, paleontologia muzeo, neolitika tombejo Túmulo de la Sima, arkeologia muzeo, mezepokaj gvatoturo kaj nekropolo, ermitejo kaj groto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]