Alpanseque
Alpanseque | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Regiono | Kastilio kaj Leono | ||
Provinco | provinco Sorio | ||
Komarko | Komarko de Almazán | ||
Poŝtkodo | 42213 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 53 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 16′ N, 2° 40′ U (mapo)41.265277777778-2.6708333333333Koordinatoj: 41° 16′ N, 2° 40′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 112 m [+] | ||
Areo | 54,62 km² (5 462 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alpanseque [+] | |||
Alpanseque [alpanSEke] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco, atribuita ankaŭ al la pli sudorienta komarko Tierra de Medinaceli.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 54,62 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 54 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 350 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.
Ĝi distas 66 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj limas kun Barahona, Romanillos de Medina, Marazovel, Valdelcubo kaj Paredes. Ĝi enhavas ankaŭ la loĝlokon Marazovel.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
En la 1980-aj jaroj la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Marazovel.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj kaj la ermitejoj.