Adradas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Adradas (Soria))
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Adradas
Adradas, Soria, España, 2015-12-29, DD 78.JPG
Administrado
Poŝtkodo 42216 [+]
Demografio
Loĝantaro 55  (2021) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 21′ N, 2° 28′ U (mapo)41.350555555556-2.4733333333333Koordinatoj: 41° 21′ N, 2° 28′ U (mapo) [+]
Alto 1 053 m [+]
Areo 67,47 km² (6 747 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Adradas
Situo de Adradas

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Adradas [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Adradas [aDRAdas] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco Sorio.
Loko de Adradas en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 67,47 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 55 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 400 loĝantojn el la 1920-aj jaroj.

Ĝi distas 54 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj limas kun Almazán, Frechilla de Almazán, Coscurita, Morón de Almazán, Baraona, Taroda kaj Alcubilla de las Peñas. Ĝi enhavas la loĝlokojn Sauquillo del Campo kaj Ontalvilla de Almazán.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Fine de la 20-a jarcento la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Ontalvilla de Almazán.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]