Astronomia Centro de Yebes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Astronomia Centro de Yebes
Observatorio
Radioteleskopo ARIES XXI
Oficiala nomo: Centro Astronómico de Yebes
Kromnomo: CAY
Lando Hispanio Hispanio
Municipo Yebes (Gvadalaĥaro)
Supermara alteco 980 m s. m.
Koordinatoj 40° 31′ 31″ N 3° 5′ 19″ U / 40.52528 °N, 3.08861 °U / 40.52528; -3.08861 (mapo)
Estiĝo 1987
Situo de la observatorio en Hispanio
Situo de la observatorio en Hispanio
Situo de la observatorio en Hispanio
Vikimedia Komunejo: Astronomical Centre of Yebes
Retpaĝo: http://astro.aytoyebes.es/index.php/observatorio-astronomico-de-yebes

La Astronomia Centro de Yebes estas la plej grava astronomia observatorio de la Instituto Geográfico Nacional[1] kaj ties plej grava centro de disvolvo. Ĝi estis establita la 4-an de decembro 1987 en la municipo Yebes (provinco Gvadalaĥaro) sur ebenaĵo alta je 980 msm, kie estas malmulte da precipitaĵo kaj malmulte da vento.

Ĝia MPC kodo estas 491.[2]

Instrumentoj[redakti | redakti fonton]

Optikaj instrumentoj[redakti | redakti fonton]

La observatorio entenas duoblan astrofotilon, konsistiĝanta el du refraktoroj de 20 cm de aperturo kaj 300 cm de fokusa distanco, kiu utilas por plenumi observojn de kometoj kaj asteroidoj ; kaj unu sunan teleskopon de 15 cm supre de turo alta de 18 m.

Radiastronomiaj instrumentoj[redakti | redakti fonton]

La unua radioteleskopo de Yebes havas parabolan antenon de 13,7 m. de diametro, ĝi estis konstruita en Usono kaj instalita en Yebes en la fino de la 1970-aj jaroj. Sfera radomo de 20 m. de diametro ŝirmas ĝin kontraŭ vento kaj ŝanĝoj de temperaturo. Tiu radioteleskopo estas ankaŭ uzita kaj de naciaj kaj eksterlandaj astronomoj kaj partoprenis al observoj en tre long-baza interferometrio en kunlaboro kun aliaj eŭropaj radioteleskopoj.

La nova radioteleskopo ARIES XXI de 40 m. de diametro, konstruita inter 1999 kaj 2007 estis planita por integriĝi al la eŭropaj kaj tutmondaj retoj de tre long-baza interferometrio, krome ĝi povas funkcii kiel unuopa anteno en vasta gamo da centimetraj kaj milimetraj ondoj.[3]

Gravimetrio[redakti | redakti fonton]

En decembro 2001 estis instalita superkonduktiva gravimetro en la Laboraorio pri Gravimetrio de la Centro Astronómico de Yebes.[4][5]

Laboratorioj[redakti | redakti fonton]

La CAY havas modernajn laboratoriojn de instrumentaro (Amplifilo, riceviloj) kaj estas la bazo de laboro de grupo da teknikistoj kaj inĝenieroj. La partopreno de la Nacia Astronomia Observatorio de Hispanio al la Instituto de milimetra Radioastronomio (IRAM) implikas la aktivan partoprenon de astronomoj kaj inĝenieroj de la CAY en instrumentaj disvolviĝo kaj astronomiaj observoj per radioteleskopoj de IRAM sur la Pinto Veleta (Granado) kaj sur la altebenaĵo de Bure (Grenoblo, Francio).

Centro de Astronomia Eduko[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la observatorio, estas Centro de Astronomia Eduko kun planetario, ĉambro de kurso (Aŭlo de Astronomio), ĉambro de prelego, muzeo kaj malgranda radioteleskopo per kiu lernanto kaj studento povas iniciĝi al la radioastronomio[6]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]