Granado (provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Provinco Granado

Escudo de la provincia de Granada (España).svg

Bandera de la provincia de Granada (España).svg

Estas parto de Hispanio
Administra centro Granada
Loĝantaro 919 455
Loĝdenso 72,41 loĝ./km²
Areo 12 531 km² (1 253 100 ha)
Provinco Granado sur la mapo de Hispanio
Provinco Granado sur la mapo de Hispanio
Geografia situo 37° 15′ 0″ N, 3° 15′ 0″ U37.25-3.25Koordinatoj: 37° 15′ 0″ N, 3° 15′ 0″ U [+]
Granado (provinco) (Hispanio)
DEC
Granado (provinco)
Situo de Provinco Granado
Hor-zono UTC+01:00 [+]
Poŝtkodoj 18 [+]
ISO 3166-2 ES-GR
La kategorio en la Komunejo Granado (provinco) [+]
v  d  r
Information icon.svg

La provinco Granado estas provinco de Andaluzio (Hispanio), borde de la Mediteraneo kaj ene de la Penibetika Montaro. Ĝia ĉefurbo estas la urbo Granada.

Limas okcidente kun la provincoj de Malago kaj Kordovo; norde kun Ĥaeno, kaj pli nordoriente kun Albaceto kaj Murcio; oriente kun Almerio kaj sude estas elirejo al Mediteraneo.

Ĝia surfaco estas 12.635 km², la populacio estas de 901.220 loĝantoj (2008), el kiuj ĉirkaŭ 30% loĝas en la ĉefurbo, kaj ĝia loĝdenso estas 71,61 loĝ./km². Ĝi troviĝas dividita en 168 municipoj kaj 10 submunicipoj.

La ĉefaj loĝlokoj estas Granada kaj ties metropolita areo (55%), la Costa Tropical (10,5%) kun la municipoj de Motril kaj Almuñécar, dua kaj tria loĝlokoj respektive post la ĉefurbo, kaj la internaj zonoj de Guadix, Baza, kaj Loja.

La plej alta monto de Iberio, la Mulhacén, kun alto de 3.482 metroj, situas en Granada. Tiu provinco kunhavas kun la provinco de Almería la Nacian Parkon Sierra Nevada.

En beletro[redakti | redakti fonton]

Al Granado estas dediĉita la fama rusa kanto "Granado" [1] (ruse "Гренада") de M.Svetlov.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Granado" ( ruse , esperante)
La plej altaj montoj de Iberio en la provinco de Granada ĉemare