Capileira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Capileira
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18413
Demografio
Loĝantaro 582  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 58′ N, 3° 22′ U (mapo)36.961388888889-3.3586111111111Koordinatoj: 36° 58′ N, 3° 22′ U (mapo) [+]
Alto 1 436 m [+]
Areo 57 km² (5 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Capileira (Provinco Granado)
Capileira (Provinco Granado)
DEC
Capileira
Capileira
Situo de Capileira
Capileira (Hispanio)
Capileira (Hispanio)
DEC
Capileira
Capileira
Situo de Capileira

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Capileira [+]
vdr
Situo de Capileira en la provinco de Granada.
Capileira sub neĝo.

Capileira estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco de Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas en la nordokcidenta parto de la komarko Alpujarra Granada. Limas kun la municipoj Pampaneira, Bubión, La Taha, Pórtugos, Trevélez, Güéjar Sierra, Monachil, Dílar kaj Lanjarón.

Granda parto de ĝia municipa teritorio apartenas al la Nacia Parko Sierra Nevada, ĉar ĝi atingas ĝis la montopintoj Veleta kaj Mulhacén, plej altaj de Iberio, kion ĝi kunhavas kun Güéjar Sierra kaj Trevélez, kio faras tiun triopon la plej altaj en la Iberia Duoninsulo, kaj duaj de Hispanio nur post La Orotava.[1] La tuta municipo formas parton ankaŭ de la Historia Komplekso Ravino Poqueira.

Tiu vilaĝo estas en la supra parto de la valo Poqueira, en la suda deklivaro de Sierra Nevada. Ambaŭ nomoj montras galegan devenon, plej verŝajne pro la deveno de la reloĝantoj post la forpelo de la moriskoj. Dum la lastaj jardekoj turismo ekaperis en la loka ekonomio.

En la 1950-aj jaroj oni atingis pinton de 1680 loĝantoj; poste oni falis ĝis la nunaj 500 (iom pli), tio estas, oni perdis pli ol du trionojn.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tamen, neniu el tiuj kvar municipoj havas sian ĉefan urbokernon pli alte ol Valdelinares, en la provinco Teruelo (1692 m): «Ayuntamiento». Arkivigite je 2021-01-18 per la retarkivo Wayback Machine Valdelinares: municipio más alto de España. Konsultita la 25an de januaro 2020.