Pinos Puente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pinos Puente
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18240
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 664  (2023) [+]
Loĝdenso 98 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 15′ N, 3° 45′ U (mapo)37.251666666667-3.7494444444444Koordinatoj: 37° 15′ N, 3° 45′ U (mapo) [+]
Alto 576 m [+]
Areo 99 km² (9 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pinos Puente (Provinco Granado)
Pinos Puente (Provinco Granado)
DEC
Pinos Puente
Pinos Puente
Situo de Pinos Puente
Pinos Puente (Hispanio)
Pinos Puente (Hispanio)
DEC
Pinos Puente
Pinos Puente
Situo de Pinos Puente

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pinos Puente [+]
vdr
Situo de Pinos Puente en la provinco Granada.

Pinos Puente estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. La signifo de la nomo Pinos Puente estas Pinoj de la Ponto, kaj tio montriĝas en la blazono per maldekstra bildo de kvin pinoj kaj dekstra de ponto.

Ĝi estas sur la nordokcidenta parto de la komarko Vega de Granada, kie estas unu de la tridek kvar entoj kiuj komponas la Metropolan Areon de Granado. Limas kun la municipoj Valderrubio, Íllora, Moclín, Atarfe, Santa Fe, Fuente Vaqueros, Láchar, Cijuela, Chimeneas kaj Moraleda de Zafayona. Tra ĝia municipa teritorio fluas la riveroj Genil, Cubillas, Velillos kaj Frailes.

La municipo pinospŭentea enhavas la domarkernojn Pinos Puente, Casanueva, Zujaira, Fuensanta, Trasmulas, Ánzola, Cantarrana-Buenavista, Alitaje, Torrehueca-Torreabeca kaj Búcor.

Ties ekonomio estas bazata sur grava agrikulturo de irigacio kaj brutobredado. El historio ĝi posedas arkitekturajn restaĵojn de sia araba pasinteco, kiel la menciita ponto, nome "Puente de Pinos Puente", nomita de lokanoj ankaŭ kiel "Puente de La Virgen". En la urbo estas unu de la plej longaj stratoj de la municipoj de la Vega de Granada: nome la "calle Real", kie estas la urbodomo.

La 25a de junio 1319 okazis tie grava batalo en kiu la trupoj de la kristana kastilia reĝo Alfonso la 11-a estis venkitaj de la trupoj de la nazaria reĝo Ismail la 1-a de Granado.