Albondón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albondón
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18708
Demografio
Loĝantaro 735  (2023) [+]
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 50′ N, 3° 13′ U (mapo)36.8272903-3.2108737Koordinatoj: 36° 50′ N, 3° 13′ U (mapo) [+]
Alto 895 m [+]
Areo 35 km² (3 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Albondón (Provinco Granado)
Albondón (Provinco Granado)
DEC
Albondón
Albondón
Situo de Albondón
Albondón (Hispanio)
Albondón (Hispanio)
DEC
Albondón
Albondón
Situo de Albondón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Albondón [+]
vdr


Situo de Albondón en la provinco de Granada.

Albondón estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Limas kun la municipoj Cástaras, Lobras, Murtas, Albuñol, Sorvilán kaj Torvizcón. La municipo albondona enhavas la domarojn Albondón, El Castillo, Los Cózares, Los Gálvez, Loma del Aire kaj Los Vargas, kaj aliajn pli disajn kiel Los Santiagos, La Torrecilla, Los Peinados kaj Los Cipreses, inter aliaj.

La setlejo havas araban devenon, kun ekonomia prospero per agrikulturo. Post la forpelo de la moriskoj, formis parton de la senjorlando de la Grafo de Cifuentes. En 1653 la setlejo sendependiĝis de Albuñol. La toponimo Albondón estis rilatita etimologie kun la araba vorto al-Bunud reference al flagoj aŭ standardoj.[1]

En la 19a jarcento estis alia nova prospera epoko, bazita sur la kultivo de vinberoj kaj por vino kaj por sekvinberoj. Poste okazis nova dekadenco.

En 2001 en Albondón okazis la 21a Festivalo de Tradicia Muziko de Alpujarra. La municipo estas konata pro la artmetio, inter kiuj elstaras vino, ŝinko, kolbasoj, pano kaj aliaj manĝoproduktoj. Pro tio oni uzas la propagandan esprimon "Albondón, pan, vino y jamón".

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fernández, Victoria (12a de novembro 2001). «Granada. Topónimos y gentilicios (I). Dime de dónde vienes y te diré quén eres». IDEAL: 8.