Alpujarra de la Sierra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alpujarra de la Sierra
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18450 • 18460 • 18...
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 940  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 59′ N, 3° 9′ U (mapo)36.9826031-3.1569943Koordinatoj: 36° 59′ N, 3° 9′ U (mapo) [+]
Alto 1 110 m [+]
Areo 69 km² (6 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alpujarra de la Sierra (Provinco Granado)
Alpujarra de la Sierra (Provinco Granado)
DEC
Alpujarra de la Sierra
Alpujarra de la Sierra
Situo de Alpujarra de la Sierra
Alpujarra de la Sierra (Hispanio)
Alpujarra de la Sierra (Hispanio)
DEC
Alpujarra de la Sierra
Alpujarra de la Sierra
Situo de Alpujarra de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alpujarra de la Sierra [+]
vdr
Situo de Alpujarra de la Sierra en la provinco.

Alpujarra de la Sierra estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Estas en la nordcentra parto de la Alpujarra Granada, je 108 km de la provinca ĉefurbo. Ĝi formiĝis per la unuigo en 1971 de Mecina Bombarón kaj Yegen. Limas kun la municipoj Lanteira, Válor, Ugíjar, Cádiar kaj Bérchules.

La nuna municipo estas formata de la urbaj kernoj Mecina Bombarón, Yegen kaj Golco, krom la domaro Montenegro. Ĉiuj kernoj de la municipo estas orientataj sude, al maro, kvazaŭ balkonoj, apartigitaj unu de aliaj per ravinoj plenplenaj je vegetaĵaro. Granda parto de la municipa teritorio apartenas al la Nacia Parko Sierra Nevada.

Lokano de Mecina Bombarón estis Abén Aboo, lasta Reĝo de Las Alpujarras kiu sukcedis Aben Humeya en la ribelo de moriskoj de la 24a de decembro 1568. La angla verkisto Gerald Brenan loĝis longajn periodojn en Yegen en la unua duono de la 20a jarcento; tio inspiris lin por verki Al Sur de Granada.

En la 1980-aj jaroj estis 1600 loĝantoj, post elmigrado restas iomete malpli ol milo.