Ventas de Huelma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ventas de Huelma
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18131
Demografio
Loĝantaro 651  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 4′ N, 3° 49′ U (mapo)37.066944444444-3.8211111111111Koordinatoj: 37° 4′ N, 3° 49′ U (mapo) [+]
Alto 854 m [+]
Areo 43 km² (4 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ventas de Huelma (Provinco Granado)
Ventas de Huelma (Provinco Granado)
DEC
Ventas de Huelma
Ventas de Huelma
Situo de Ventas de Huelma
Ventas de Huelma (Hispanio)
Ventas de Huelma (Hispanio)
DEC
Ventas de Huelma
Ventas de Huelma
Situo de Ventas de Huelma

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ventas de Huelma [+]
vdr
Situo de Ventas de Huelma en la provinco Granada.

Ventas de Huelma (Gastejoj de H.) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas en la nordcentra parto de la komarko de Alhama, lime kun la municipoj Chimeneas, La Malahá, Escúzar, Agrón kaj Cacín.

En 2016 estis 640 loĝantoj.[1]

La municipo huelma enhavas la domarkernojn Ventas de Huelma kaj Ácula. Menciindas ankaŭ la domaroj Ochíchar kaj Oasis.

Loko[redakti | redakti fonton]

Nordokcidente: Chimeneas Norde: Chimeneas Nordoriente: Chimeneas kaj La Malahá
Okcidente: Cacín Puntos cardinales Oriente: Escúzar
Sudokcidente: Cacín kaj Agrón Sude: Agrón Sudoriente: Escúzar

Historio[redakti | redakti fonton]

Ventas de Huelma.

En la 14a jarcento la granada historiisto Ibn al-Jatib menciis en siaj kronikoj dekunu domarojn de la zono, inter kiuj estis "al-Ŭalima" («la gastejestrino»); nomo kiu sugestas, ke en la zono estis gastejo aŭ ripozejo dum la epoko de Al Andalus, ĉirkaŭ kiu oni konstruis pli ampleksan kernon.

Kelkaj fakuloj asertas, ke ĝi iĝis centro de la distrikto El Temple survoje de la grndaj domaroj inter Granado kaj Alhamo. En la 17a jarcento Henríquez de Jorquera verkis pri la zono kaj menciis grandajn kampardomojn kiel "Güemal" [GŬEmal], apud la vilaĝo kiu nun estas Ventas de Huelma. Samjarcente Francisco de Velasco, pastro de San Matías de Granada, venis al teroj de Huelma kaj pasigis tie tempon ĝis sia morto; oni atribuas al li la rehabilitigon de kavo kiu estis loĝejo kaj ĉirkaŭ kiu poste oni konstruos la ermitejon de Ventas. En la 18a jarcento la teroj estis posedoj de la Jezuitoj, laŭ la informo de la Katastro de la Markizo de la Ensenada. Estis loĝantoj en kavoj, kio pluis ĝis la 1960-aj jaroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]