Bubión
| Bubión | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 18412 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Roberto Rodríguez Morales | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 305 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 36° 57′ N, 3° 21′ U (mapo)36.9491316-3.3561111Koordinatoj: 36° 57′ N, 3° 21′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 1 350 m [+] | ||
| Areo | 15 km² (1 500 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||

Bubión [buBJON] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Estas en la nordokcidenta parto de la Alpujarra Granada. Limas kun la municipoj Lanjarón, Capileira, La Taha, Pampaneira kaj Soportújar. Granda parto de ĝia municipa teritorio apartenas al la Nacia Parko de Sierra Nevada, kaj formas parton de la Historia Komplekso Ravino de Poqueira.

Ene de la Ravino de Poqueira, kunhavas la lokon kun Capileira kaj Pampaneira. La centra situo permesas havigi impresajn rigardejojn. Tiel en helaj tagoj eblas vidi samtempe la Mediteraneon kaj Sierra Nevada el la sama punkto. La loko posedas grandan arkitektan riĉon: kelkaj stratoj kaj domoj estis konstruitaj de la araboj kaj, poste, konservitaj de la lokanoj; estas tipaj la komunaj fontoj, kaj la partikularaj domoj kun cilindraj kamenoj kaj kun tegmentoj sen tegoloj (terasaj).





