Pampaneira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pampaneira
Pampaneira, en Granada (España).jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18411 [+]
Demografio
Loĝantaro 319  (2022) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 56′ N, 3° 22′ U (mapo)36.94-3.3605555555556Koordinatoj: 36° 56′ N, 3° 22′ U (mapo) [+]
Alto 1 060 m [+]
Areo 18 km² (1 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Pampaneira
Situo de Pampaneira

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Pampaneira [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Situo de Pampaneira en la provinco Granada.
Strato de Pampaneira.

Pampaneira estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas en la komarko de La Alpujarra, kun 321 loĝantoj (INE, 2019).

La loko estas en la ravino de Poqueira, en la centr-okcidenta parto de la Alpujarra Granada, je ĉirkaŭ 66 km de la provinca ĉefurbo. Limas kun la municipoj Bubión, Capileira, La Taha, Órgiva, Carataunas kaj Soportújar. Granda parte de ĝia municipa teritorio apartenas al la Nacia Parko de Sierra Nevada kaj al la Historia Komplekso de la Barranco de Poqueira.

La vorto Pampaneira finas per la sufikso "-eira", tre komuna en toponimoj de la areo, sed kiu devenas de tute aparta regiono nome Galegio en la nordokcidento de Hispanio. Tio rilatas plej verŝajne al la reloĝigo post la malvenko de la ribelo de la moriskoj en la 17a jarcento. La vorto "pámpano" estas hispanlingva por la ĉiroj de la vitoj, tiel la nomo de la vilaĝo signifus "Vitoĉirejo". Tio aperas en la blazono kun vitofolioj por ke tio estu facile rekonebla.

La lastaj urbestroj estis socialistoj.