Alpujarras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Alpujarra)
Alpujarras
Historia regiono
komarkohistoria regiono [+]

LandoHispanio
RegionoAndaluzio

Supermara alteco942 msnm [+]
- koordinatoj36° 56′ 0″ N, 3° 20′ 0″ U (mapo)36.93333333-3.33333333Koordinatoj: 36° 56′ 0″ N, 3° 20′ 0″ U (mapo)


Alpujarras (Andaluzio)
Alpujarras (Andaluzio)
DEC
Alpujarras
Alpujarras

Map
Alpujarras
Vikimedia Komunejo:  Alpujarras [+]
vdr
Vilaĝo de la centra zono de la Alpujarra, Busquístar.
Capileira kaj Bubión, du vilaĝoj de la Alpujarra.

La Alpujarra (foje Las Alpujarras, esperante AlpuĥaroAlpuharo) estas historia regiono de Andaluzio (Hispanio). Ĝi troviĝas dividata inter la provinco de Granado kaj la provinco de Almerio (Alpujarra Almeria), ĉe la suda deklivaro de la Sierra Nevada.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

En antikvaj dokumentoj la regiono estas foje nomita alpujarras, nomo kiu devenas el termino araba al Buŝerat (al-bugsĉarra), kiu tradukeblus kiel "la Tero de herbo" aŭ "la Tero de paŝtado". Pedro Antonio de Alarcón, kiu veturis tra tiu komarko kaj verkis libron, publikitan en 1874, montras, krom tiuj versioj de la nomo, kvar pliajn. Citante al Luis de Mármol, Alarcón diras, ke la vorto devenas el la araba termino "abŭarra" kiu, ĉiam laŭ Alarcón, signifus "la kverelema". Alarcón mem montras duan hipotezon de la deveno, kiu prenas el la arabisto Miguel Lafuente Alcántara, kiu aldonas, ke la araba vorto "abŭarra" signifas ankaŭ "nedresebla". Tria opinio de la deveno de la nomo devenas el arabistoj anglaj Romey kaj Sacy kiuj, baze sur atestoj de la historiisto araba Suar el-Kaicí, konsideras, ke la vorto "Alpujarra" devenas el araba vorto "Albordjela" kiu signifas "la fortikita". Fine Alarcón mencias la opinion de la orientisto kaj historiisto Francisco Javier Simonet, kiu sugestis malsukcese la eblan devenon de la nomo "Albŭarrat", tradukita kiel "La Sierra Blanca" aŭ Sierra Nevada (Blanka aŭ Neĝa Montaro).

En 1881 Eduardo Saavedra atribuis la devenon de Alpujarra al kelta radiko alp kun signifo de alto kaj al termino xarratserrat, kiu kongruus kun la latina serra (montaro) aŭ la gaela sreath, por aludi al linio, serio aŭ grupo. Tiele «Alpujarra estus ekvivalento al grupo de montoj».[1]

Baze sur la vorto Buxaira per kiu, laŭ Manuel Gómez-Moreno, oni trovas citita La Alpujarra unuafoje, estas aŭtoroj kiuj atribuas al tiu toponimo keltan devenon rilatan al la antaŭromia alp, por aludi al montopaŝtejo, kaj la diptongo mozaraba -aira.[2]

Ĵusa studo konsideras ankaŭ du erojn en la toponimo: «la vorta antaŭromia bazo alp-/alb- (vokaligita eble kiel *alpus) plus sufikso –rr- (vokaligita en –arra) de karaktero mediteranea hindeŭropa». La radiko –alp/-alb, antaŭkelta hindeŭropa esprime altecon, deklivon aŭ monton, kaj la sufikso –rr-, okcidenta mediteranea hindeŭropa, kiu abundas en popularaj vortoj kaj en toponimoj kiaj Navarra (Navaro), SegarraTabarra.[3]

Geografio kaj fizika kaj homa[redakti | redakti fonton]

Pejzaĝo kaj naturo[redakti | redakti fonton]

La regiono konsistas ĉefe en serio de valoj kaj ravinoj kiuj descendas el montopintoj de Sierra Nevada, en la nordo, al akso vertebra de la komarko, kiu estas la granda valo, en direkto oriente-okcidente, formata de la basenoj de la riveroj Guadalfeo, en la parto granada, kaj Andarax, en la parto almeria. Sude la montaroj de Lújar, Contraviesa kaj Gádor kun siaj ravinoj, kiuj descendas al Mediteraneo.

Temas pri spaco de granda natura beelco kaj grandaj kontrastoj. Pro ties milda klimato, kombine kun stabila provizo de akvo por la irigacio el la riveroj kiuj descendas el Sierra Nevada, la valoj de La Alpujarra ĝuas de grava grado de fekundeco, sed pro la naturo de la tereno povas esti kultivataj nur en malgrandaj pecoj, pro kio la modernaj teknikoj de agrikulturo ne utilas kutime. Abundas fruktarboj, kiaj oranĝujoj, citronujoj, persimonujoj, pomarboj, figarboj, kaŝtanarboj, migdalujoj, kaj vitoj. La orienta zono de La Alpujarra, la almeria, same kiel la suda deklivaro de la marbordaj montaroj, estas plej aridaj.

Populacio[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj vilaĝoj de la regiono estas Órgiva, Ugíjar, Cádiar, Ohanes, Paterna del Río, Laujar de Andarax kaj Berja, ĉiuj situantaj je ioma alteco, kaj Trevélez, je 1476 msm, kiu estas la municipo kies urbodomo estas situanta je pleja alto de Hispanio. La tri blankaj vilaĝoj en la gorĝo de la Rivero Poqueira estas la vilaĝoj de Pampaneira, Bubión kaj Capileira, rekonataj kiel gravaj turismaj allogaj centroj. Proksime estas aliaj vilaĝoj same tradiciaj de simila aspekto, ekzemple en la municipo de La Taha, oriente de la gorĝo de la Rivero Poqueira. La ŝtupeca aspekto de la tereno okazigas la tipan aspekton de la vilaĝoj kiel aroj de amasigitaj domoj kelkaj super aliaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Alpujarra estis sinsekve koloniigita de iberoj kaj keltoj, de la antikva Romio, kaj de visigotoj, antaŭ la islama konkero de Hispanio dum la 8-a jarcento; tamen la araba historiisto Ibn Ragid deklaras, ke la regiono ne estis konkerita de la araboj pro la kruteco de sia teritorio. Ties koloniigo, do, estis posta kaj realigata iom post iom. La regiono estis post la kristana rekonkero la lasta rifuĝejo de la moriskoj, al kiuj oni permesis resti tie ĝis multe poste de la falo de la Nazaria Granada Reĝlando en 1492. Post la ribelo moriska de 1568, (dum kiu Muhammad ibn Umajja, laŭ kristana nomo Fernando de Córdoba y Válor, proklamiĝis Reĝo de la Alpujarra) la populacio moriska estis forpelita el la regiono post la uzado de tiu kiel milita bazo. Pro ordeno de la ŝtato oni postulis, ke nur du familioj de moriskoj restu en ĉiu vilaĝo por helpi la novajn loĝantojn, venitaj el Kastilio, sed ankaŭ galegoj kaj leonanoj), por instrui al ili la teknikojn labori sur terasoj kaj la sistemojn de irigacio el kiuj dependas la agrikulturo de la regiono. Tamen la reloĝigo malsukcesis kaj la agrikultuta riĉo perdiĝis, anstataŭataj de specioj kaj sistemoj de kastilia deveno.

La influo de la araba iama loĝantaro observeblas, logike en la rura pejzaĝo, la arkitekturo kuba (rilata kun la arkitekturo de berberoj de la montoj marokaj de la Atlaso), la loka kuirarto, la teksado de tapisoj kaj en nombraj toponimoj de araba deveno. Ankaŭ restas ankoraŭ kulturaj trajtoj kiaj improvizita poeziarto nome trovo.

Municipoj kiuj formas ĝin[redakti | redakti fonton]

Laŭ la katalogo prilaborita de la Junto de Andaluzio (27-a de marto de 2003),[4] la municipoj kiuj formas la komarkojn de la Almeria Alpujarra kaj de la Granada Alpujarra estas laŭ alfabeta ordo la jenaj:

Tamen for de la dividoj komarkaj oficialaj, kaj nur laŭ geografiaj limoj, kaj laŭ la historio de ĉiu vilaĝo, kelkaj aŭtoroj[11][12] konsideras alpujaraj la jenajn vilaĝojn:

enklave tute aŭ parte en la Montaro Contraviesa aŭ en Montaro Lújar, kaj tiujn de

pro ties situo sur la deklivaro de la Montaro Gádor.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SAAVEDRA, Eduardo , La Geografía de España del Edrisi, 1881, Fortanet, Madrid, paĝo 31.
  2. Rodríguez Monteoliva, Faustino, 1995, El topónimo "Alpujarra", Isla de Arriarán, 6, paĝoj 277 - 294 http://dialnet.unirioja.es/servlet/fichero_articulo?codigo=2709405&orden=0.
  3. CHAVARRÍA VARGAS, Juan Antonio; MARTÍNEZ ENAMORADO, Virgilio, De la Ragua a Sacratif. miscelánea de topónimos andalusíes al sur de Granada, 2009, Academia Scientiarum Fennica, Helsinki, paĝoj 109–111.
  4. Libro de Estilo de Canal Sur (anexo 4, pg. 417, comarcas andaluzas) Arkivigite je 2009-12-14 per la retarkivo Wayback Machine. Listo komarka fare de la Consejería de Turismo y Deporte de la Junto de Andaluzio.
  5. Inkludas Mecina Bombarón kaj Yegen
  6. Inkludas Alcútar
  7. Inkludas Nieles
  8. Inkludas Pitres, Ferreirola, Atalbéitar, Mecina kaj Fondales
  9. Inkludas Tímar
  10. Inkludas Laroles, kiu centras, kaj Júbar, krom la jam menciitaj submunicipoj
  11. Lorenzo Cara Barrionuevo, Arqueología de la Baja Alpujarra, 1986, Almería: Instituto de Estudios Almerienses, ISBN 84-505-4202-2.
  12. José Ángel Tapia Garrido, Historia de la Baja Alpujarra, 1989, Adra: Ayuntamiento D.L., ISBN 84-86862-13-2.